中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La Unua Internacia Esperanto-Semajno de Armenio
2011-02-23

 

    La Unua Internacia Esperanto-Semajno de Armenio (IES-1) okazos de la 29-a de junio ĝis la 5-a de julio de 2011 en la ĉefurbo Jerevan de Armenio kaj en ties arbara ripozejo Tsakhkadzor. Venu kaj malkovru la antikvan Armenion, kiun oni nomas "Muzeon sub malkovra ĉielo", kies ĉefurbo Jerevan estas je 29 jaroj pli olda ol la eterna urbo Romo, kaj kiel Romo estas konstruita sur sep montetoj. Venu kaj ĝuu la panoramon de la biblia monto Ararat, gustumu la armenan konjakon "Noj", "Ararat" kaj sensoifigu vin per kuraca minerala akvo.

 

    Ni intencas organizi neordinaran renkontiĝon kaj ni estas konvinkitaj, ke vi pasos neforgeseblajn tagojn en gastema Armenio.

 

    www.area.am /aranĝoj; ies-1.armenio@area.am aǔ susanna.baghdasaryan@yahoo.com .

 

    La devizo de IES-1 estos Paco en la Tuta Mondo (interkompreniĝo, toleremo).

 

    Konciza programo de IES-1

 

    Prelegoj: "Rolon de Esperanto por konservado de Paco", "Plialtigi kaj pli fortigi la rolon de Esperanto en nuntempa Mondo", diskutoj pri "Esperanto hodiaǔ" kaj pri diversaj temoj.

 

    Teatraĵoj, koncertoj kaj multe da ekskursoj. Pli detale oni daǔre informos vin, bonvolu viziti nian retpaĝon ofte: www.area.am/aranĝoj.

 

    Pri Armena Esperantista Unuiĝo (AEU )

 

    La Armena Esperantista Unuiĝo (ĝis 11.08.2010 nomiĝis Armenia Esperanto Asocio -- AEA) estas volonta socia organizaĵo, kiu celas disvastigi la Internacian Lingvon Esperanton kaj plivigligi la movadon en Armenio. AEU kontribuas por plifaciligi spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sendepende de nacieco, raso, sekso, religio, politikaj konvinkoj kaj lingva aparteneco.

 

    La ĉefaj principoj de AEU priskribita en ĝia Statuto. La ĉefa laborlingvo de la unuiĝo estas Esperanto.

 

    Membroj de AEU povas fariĝi ĉiuj interesantoj de la lingvo Esperanto kaj Esperanta movado, kiuj akceptas ĝian Statuton, per sia agado kontribuas por realigado de la statutaj celoj kaj pagas membrokotizon.

 

 
 
 
 

 

(el http://www.area.am)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688