中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Urĝa peto el Hiroŝimo
2011-02-22

    Grupo de lernejanoj en la aĝo de 12-18 jaroj urĝe serĉata.

 

    La plej prestiĝa tagĵurnalo kun miliono da legantoj en Hiroŝimo kaj proksimaj urboj, Ĉugoku Ŝimbun, serĉas grupon de lernejanoj en la aĝo de 12-18 jaroj, kaj petis helpon de esperantistoj.

 

    Jen, detaloj:

 

    La ĵurnalo celas prezenti paĝon sub la titolo "HIROŜIMA LANDO, la Paca Ĵurnalo redaktita de dekjaraj gelernantoj mem."

 

    Grupo de lernejanoj helpe de la ĵurnalo demandos al samaĝaj lernejanoj eksterlandaj pri por-paca aktivado de lernejanoj mem, kaj opiniojn pri paco.

 

    Demandojn kaj respondojn tradukos ambaŭflankaj esperantistoj de Hiroŝimo kaj de alia lando nun serĉataj. Limdato estas la 10-a de marto, urĝe.

 

    Respondeca ĵurnalisto de la paĝo alte taksas laboron de esperantistoj por la Virina Tago, dume ŝi ne havas kanalon kun lernejanoj eksterlandaj.

 

    Se iuj el vi povas kontakti grupon de lernajanoj en via loko, kaj povas servi tradukadon de simplaj demandoj kaj respondoj por interŝanĝo, tuj kontaktu, mi petas.

 

    s-ino OSIOKA Taeko, Hirosima Esperanto-Centro, osioka@mua.biglobe.ne.jp.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688