中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Pluveto en vilaĝeto
2011-02-22

de YOHANES MANHITU

 

   
Falas la nokto,

    Regas la mallumo

    En tiu vilaĝeto.

 

    Daŭras la pluvo,

    Kun sia eta skuo

    En la tegmento.

 

    Dume en strato,

    Marŝas farmisto

    En sia maizkampo.

 

--------------------------

 

    Pri la verkisto

 

    Yohanes Manhitu naskiĝis en 1976 en Indonezio, kaj kreskiĝis en Orienta Timoro, kie li eklernis la tetuman lingvon (de Dilio). Li finis sian universitatan gradon ĉe la Departamento de Anglalingva Instruado de la Universitato Nusa Cendana (1995 -- februaro de 2000). Post kiam li finis studadon, li laboris unu jaron kiel tradukisto kaj interpretisto ĉe la oficejo de United Nations High Commissioner for Refugees (UNHCR) en Kupang, Okcidenta Timoro.

 

    Nun li loĝas en Jogjakarto kaj laboras tie kiel fremdlingva instruisto. Kiel sendependa tradukisto, li tradukas el anglaj, hispanaj, francaj, portugalaj kaj tetumaj fontoj. Plue, li kelkfoje verkas artikolojn pri lingvo kaj kulturo. Li daŭras lerni la enlandajn lingvojn -- precipe la davanan kaj la indonezian lingvojn, kaj dediĉas multan atenton al la latinidaj lingvoj kaj al la internacia lingvo Esperanto. Li jam verkis kelkajn librojn en diversaj lingvoj. Sub La Vasta Ĉielo estas lia unua originala poemaro en Esperanto.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688