中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Efika klerigado: 50-a Studsesio
2011-02-21

    Belan jubileon, la 50-an Studsesion, klerigsemajnfinon festis 21 partoprenintoj, gastoj en la Germana Esperanto-Centro/ la Interkultura Centro Herzberg (ICH) inter la 18-a kaj la 20-a de februaro.

 

    Jen ĉapitroj el la interesa programo:

 

    -- Trarigardo de la sukcesa faka laboro, prezentado de la biblioteko, kolektaĵo, agadoj, ofertoj por studemuloj, staĝantoj (Peter Zilvar, Zsófia Kóródy);

 

    -- Principoj de la faka tradukado, tradukaj ekzercoj, diskutoj (Martin Brüggemeier);

 

    -- Didaktikaj ludoj por lingvo-instruado, vigligo de la kurs-horoj (Zsófia Kóródy);

 

    -- Uzi kantojn en la instruado -- ŝancoj kaj riskoj (Johannes Mueller);

 

    -- Esperanto-literaturo (unua periodo), bibliotekoj, kulturo (Peter Zilvar);

 

    Al la jubilea programo apartenis komuna vespermanĝo, babilado, rakontado pri personaj movadaj travivaĵoj, aŭskultado de pianomuziko de Johannes. Estas farebla sukcesa bilanco de la 12-jara kleriglaboro: multaj bonaj rezultoj, kapablaj trejnitoj, valora scienca, movada laboro.

 

    Bonvenon al la estontaj klerigsesioj en la herzberga Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo, Esperanto-Centro distingita de UEA pro elstara agado! Sube estas kelkaj fotoj pri la afero.

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 


Ŝildo sur la muro de ICH: unu klerigcentro kun tri gravaj funkcioj 

 


Distingo de UEA pro elstara laboro 

 


La unuaj alvenintoj konatiĝas kun la Esperanto-centro, biblioteko. 

 


Martin (maldekstre) gvidas la traduksesion. 

 


Johannes klarigas pri instrucela uzeblo de muziko. 

 


Zsófia prezentas, kiel uzi bildojn kaj didaktikajn ludojn por lingvo-instruado. 

 


La prelegoj de Petro allogas multajn aŭskultantojn. 

 


Muziko de Johannes vigligas la vesperan etoson. 

 


Talenta muzikisto -- ravita publiko! 

 


Rakontado pri personaj travivaĵoj kaj babila rondo 

 


Junaj, maljunaj, novaj, malnovaj kursanoj kune festas la 50-an studsesion. 

 


Belaj memoraĵoj restas la bondeziroj en la gastlibro. 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688