中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kurso kun ekskurso
2011-02-21

    La intensa semajnfina kurso okazis de la 11-a de februaro ĝis la 13-a en Herzberg. La kurso allogis tre lernemajn kaj eĉ ekskursemajn partoprenantojn el plurcent kilometra distanco.

 

    La instruado okazis en du grupoj, ke ĉiuj havu taŭgan lernmaterialon kaj fakan helpon laŭ sia nivelo. La komuna lernado kaj la interesaj libertempaj programoj, konversaciado kreis bonan etoson. La plej kuraĝaj eĉ ekskursis malgraŭ la sensuna kaj venta vetero, kaj sukcesis grimpi sur la monton en Bad Lauterberg. Sube estas montrataj kelkaj fotoj pri la kurso.

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 
Intensa tuttaga lernado, koncentriĝo al la pensigaj taskoj: gramatiko, vortprovizo, parolturnoj
 


Jen kelkaj gravaj, instigaj kaj energion donantaj akcesoraĵoj. La membakitaj kukoj jam mankas de la teleroj. 

 


Ripozo por la cerbo, refreŝiĝo en la montaro kaj arbaro: ekskurso al Bad Lauterberg en la komence ankoraŭ agrabla vetero 

 
 
Sed sur la montosupro atendis nin neĝado
 


Allogas nin la varmo kaj bonodoro de enurba dolĉaĵo-vendejo. 

 


Bongustas kafo, teo el verdstela "Esperanto"-taso en la Interkultura Centro Herzberg. 

 


Ripozo por la korpo: cerbumado pri B2-nivelaj testoj 

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688