中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Unua lingvotesta sesio en Burundio
2011-02-16

    Ĉiuj partoprenantoj en la tria Afrika Esperantologia Semajno (Buĵumburo, 5-8 marto 2011) trapasos ekzamenon laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, fare de sen prof. Giorgio Silfer kaj lia asistanto, c-ano Mushosi Birindwa (la sola rezidanto en Burundio kun C-diplomo).

 

    La lingvotesta sesio utiligos unuafoje kelkajn specifajn didaktikajn rimedojn, ellaboritajn kadre de Kultura Centro Esperantista. La parola parto de la lingvotestado koncernos la nivelon B2, sed laŭ la rezultoj en la skriba parto povus okazi selekto, ĉu supren al la C-grado, ĉu suben. La ekzamenoj okazos kunlabore kun Afrika Esperanto-Instituto, kaj estos senpagaj por la afrikanoj kiuj havas la esperantan civitanecon.

 

    "Nun en Esperantujo oni organizas ekzamenojn laŭ la normoj CEFR de ALTE. KCE kaj UEA-ITK tion faras nun. Certe iam ankaŭ aliaj E-organizaĵoj povos aldoniĝi. Nenie estas devige, ke unu lingvo estu reperezentita de unu institucio. Mi legis sur la paĝ o de ALTE, ke estas pluraj institucioj pri la franca lingvo. Kial oni volas, ke estu escepto por Esperanto. UEA faru sian ekzamenon kunlabore kun neesperantista organizaĵ o, kaj KCE faru siajn nur kun esperantistaj organizaĵoj. Ĉ iu esperantisto faru sian elekton" publike deklaris lastatempe c-ano Koffi Gbeglo, mem diplomito laŭ LTSEC. Li daŭ rigis:

 

    "Tutkore mi dankas la Esperantistojn, kiuj unuaj malkovris ALTE, kaj fariĝis "Affiliate Institutional". Tiu ĉi danko iras al Esperanta Civito. Plie, gratulojn al UEA, kiu poste sekvis la Esperantan Civiton, kaj siamaniere fariĝis "Affiliate Institutional". Antaŭgratulojn kaj antaŭdankon al aliaj E-organizaĵoj, kiuj sekvos poste. Sed estu bone, ke nur Esperantistoj/esperanto-organizaĵoj zorgu pri la ekzamenado". Fakte tia organizo estas KCE, komisiita de la Esperanta Civito: kaj nur ĝiaj ekzamenoj, kadre de LTSEC, proponas al la esperantistaro ĉiujn ses nivelojn de KEFR.

 

(el Esperanta Civito)

Redaktoro: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688