中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Plena Ilustrita Vortaro en la reto!
2011-02-16

    E@I nun lanĉas donac-kampanjon por kolekti bezonatan sumon 10.000 EUR. Se vi opinias la retan PIV subteninda iniciato, ni petas vin helpi ĝin konstrui. Kaze de sukcesa kampanjo la retejo aperos jam ĉi-jare. Pri la aktuala stato de donacoj ni ĝisdate informados en la retejo kaj sendante retmesaĝojn al donacintoj. En tiu ĉi paĝo (http://vortaro.net/donacintoj.php) aperas listo de donacintoj.

 

 

    Unu el la plej famaj E-verkoj de lastaj jardekoj certe estas " Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto", mallonge PIV. La organizo Edukado@Interreto (E@I) kunlabore kun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) intencas krei retan kaj senpagan version de la fama PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Por tiu celo estis jam subskribita kontrakto, laŭ kiu E@I kreos la retejon kaj SAT disponigos la enhavon - la elektronikan version de la fama vortaro.

 

 

    Jam multajn jarojn PIV estas la plej ampleksa difin-vortaro en Esperanto, sed bedaŭrinde pro sufiĉe granda kosto la papera eldono ĝis nun estis havebla nur por relative malgranda grupo de Esperanto-parolantoj. Post apero de la reta versio la situacio tute ŝanĝiĝos, la vortaron povos uzi tute senpage ĉiuj uzantoj, kiuj havas aliron al la interreto.

 

    La adreso de la nova projekto estos www.vortaro.net. Jam dum kelkaj jaroj E@I posedas tiun ĉi domajnon, sed nur ĉi-jare post la subskribo de la kontrakto tiu ĉi mallonga kaj facile memorebla adreso povas finfine ekhavi sian plej bonan enhavon - retan version de PIV. Ĝis apero de PIV ĉe tiu ĉi adreso ĉi tie vi povos trovi ĉiujn bazajn informojn pri la projekto, la projekt-fluo kaj eblon finance kontribui al la projekto.

 

    La projekto postulos grandan laboron, certe kelkmonatan laboron de kelkaj profesiuloj. Ĉefa defio de la projekto estas la ĝusta transpreno de ĉiuj datumoj, ĉar la programo, per kiu estis ĝis nun kreata PIV estas jam eksmoda, tre malnova kaj ne taŭga por simpla reta transpreno (ekz. ĝi ne uzas Unikodon, malfacilas krei HTMLn de ĝi kaj ĝi ne permesas facilan konvertadon de datumoj al iu alia pli uzebla formo ks.).

 

    La projekto de reta PIV havas pli altajn ambiciojn, ol esti nur simpla cifereca versio de la papera eldono. Ĝi havas pli grandan potencialon, kiun la kreantoj de la retejo volus plene eluzi. La retejo havos forumon por ĉiu unuopa vorto, kiu ebligos viglan diskuton pri diversaj terminoj. Ĉiu povos kontribui, proponante eblajn novajn esprimojn, taŭgajn uzojn de certaj vortoj ks. Laŭ la plano la retejo estos uzebla ne nur per komputiloj, sed ankaŭ per poŝtelefonoj. Estonte plejverŝajne eblus aranĝi, ke la vortaro estu uzebla ankaŭ ekster la reto, kiel instalebla programo. Ĉu vi volus havi PIV en via poŝo? Vi povas helpi realigi tion!

 

    Donaci monon eblas per pluraj manieroj:

 

    PayPal-konto de E@I - al retpoŝtadreso financoj@ikso.net

 

    UEA-konto de E@I: ecxi-v

 

    Banko-konto de E@I en Slovakio:

 

    Nomo de konto: EAI

 

    IBAN: SK7552000000000008887398

 

    BIC/SWIFT kodo: OTPVSKBX

 

    Adreso de banko:

 

    OTP Banka Slovensko, a.s.

 

    Nám SNP 212/4

 

    SK-958 01 Partizánske, Slovakio

 

    Rim.: Ĉe sendado de mono en la kampo "Mesaĝo por ricevonto" bonvolu skribi "PIV". Post sendado de mono per ajna maniero atentigu la teamon pri tio retpoŝte kaj eventuale indiku, ĉu vi volas aperi poste en la listo de donacintoj.

 

    Listo de la kontribuantoj aperos en la retejo de PIV mem, same en la retejoj de E@I kaj SAT.

 

    Se vi havas komentojn, ideojn aŭ dezirojn pri la projekto, bv. kontakti la teamon de la projekto.

 

    Ni ĉiam ĝojas pri ĉiaspeca kunlaboro!

 

(el http://vortaro.net/)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688