中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
KER-ekzameno en Roterdamo
2011-02-15

 

    La 12an de februaro en la Centra Oficejo de UEA okazis la 17a sesio de la KER-ekzamenoj, la unua de la jaro 2011.

 

    La ekzamenon trapasis 13 personoj, ĉiuj je nivelo C1.

 

    Krom la 6 kunlaborantoj de la oficejo estis ekzamenataj ankaŭ po 3 nederlandanoj kaj francoj kaj unu belgo. Tiuj ĉi lastaj 4 vojaĝis plurcent kilometrojn por havi okazon ekzameniĝi.

 

    Laŭ la plej freŝa statistiko ĝis nun 297 kandidatoj el 39 landoj submetiĝis al la ekzamenado. Okazis ŝanĝoj ankaŭ en la ranglisto, kie Nederlando antaŭeniris je du ŝtupoj. Sur la unua loko estas ankoraŭ Brazilo, kiun sekvas Francio, Germanio kaj Pollando. La sekvaj du planataj sesioj en Francio multe povas ŝanĝi tiun situacion.

 

    Gratulojn al la novaj kandidatoj kaj fakte al ĉiuj ĝisnunaj diplomitoj.

 

    Sur la foto la kandidatoj atendas la aŭdkomprenan teston. Vidu la sekvajn eblojn ekzameniĝi en la ekzamenkalendaro

 

( El edukado.net)

Radaktoro: Ivanka Stoyanova

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688