中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Scienca revuo Teleskopo - sendu vian artikolon!
2011-02-15

    "Teleskopo" estas scienca revuo aperanta en interreto por publikigi en Esperanto artikolojn pri diversaj sciencaj fakoj, inkluzive ankaŭ epistemologion, historion, filozofion kaj aliajn sciencajn branĉojn.

 

    La artikoloj estas elŝuteblaj tute senpage en la retejo de la revuo. Ĝis nun estis eldonitaj du numeroj, unu en la jaro 2009, unu en 2010, kaj nun oni kolektas artikolojn por la ĉi-jara eldono. Jene skribas la ĉefredaktoro:

 

    "Saluton Esperantistaro!

 

    Mi venas publike komuniki ke la Revuo www.teleskopo.com ricevas artikolojn por sia sekva eldono (marto 2011). Artikoloj Sciencnivele verkitaj estas bonvenaj! Kontrolu regulojn ĉe nia retpaĝo. Datlimo estas 01 de Marto. Bonvole, dissendu tiun ĉi mesaĝon al sciencistaj esperantistoj! Ĉi tio estas la lasta alvoko por 2011.

 

    Amike,

 

    S-ro Dominique Vieira

 

    Ĉef-redaktoro"

 

    Adreso de la revuo Teleskopo: http://www.teleskopo.com/

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688