中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ekpublikiĝis la aŭda versio de Budhismaj Rakontoj
2011-02-14

    "Budhismaj Rakontoj" estas la tria libro, kiun mi esperantigis el la angla lingvo antaŭ kelkaj jaroj. Ĝi konsistas el ĉirkaŭ cent rakontoj, kiuj estas instruaj pri nia homa vivo. Dum mia tradukado multaj samideanoj en- kaj eksterlandaj helpis min en la tralegado, kontrolo kaj modifo de la traduko. Antaŭ nelonge samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia voĉlegis kaj registris tiun ĉi tradukon post voĉlegado de la antaŭaj du tradukaĵoj "Budhismaj Fabloj" kaj "Amo al la Vivoj", kiujn mi jam publikigis per la interreto kaj vi povos elŝuti el mia retejo aŭ podkasto. Samideano Zhao Jianping helpis min ankaŭ en la kontrolo kaj modifo de la teksto antaŭ sia voĉlegado. Mi esperas, ke la nova traduko ankaŭ fariĝos bona legaĵo kaj aŭdaĵo por samideanoj kaj komencantoj de Esperanto.

 

    La ligo por lego kaj aŭdo de la traduko estas: http://podkasto.budhano.com/?cat=16

 

    Komentoj kaj proponoj de samideanoj estas ege bonvenaj.

 

(Kontribuo de Miaohui)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688