中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Radio Kossuth
2011-02-12

    La tuthungaria ĉefa radiostacio MR1 Kossuth elsendis du programojn pri Esperanto. En ambaŭ estis raporto ankaŭ pri Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbo kaj intervjuo kun Zsófia Kóródy, kunlaborantino de la Interkultura Centro Herzberg.

 

    La raportisto, Szabolcs Dull -- iama studento de Zsófia en Hungario -- faris interesan intervjuon ankaŭ kun László Szilvási (la Kultura Esperanto-Asocio), Tötösné Gados Zsuzsa (mezlerneja Esperanto-instruistino) kaj István Ertl.

 

    Jen la programoj en la hungara (kun kelkaj vortoj, frazoj kaj kantoj en Esperanto), mp3 formato:

 

    1. "Sabat-mateno" (05.02.2011, ĉ. 6 minutoj, 4,5 MB);

 

    2. "Defio" (10.02.2011, ĉ. 15 minutoj, 10,3 MB).

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688