中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kiel helpi al la indonezia movado?
2011-02-11

    Du instruvojaĝoj al Indonezio havas kiel sekvon, ke nun en pluraj insuloj estas homoj, kiuj scias pri Esperanto kaj eĉ eklernis ĝin, kaj en du urboj estas aktivaj kluboj (kaj en aliaj urboj oni provas starigi klubon aŭ almenaŭ kune lernas). Tamen la movado en Indonezio ankoraŭ nek grandas nek fortas, kaj bezonas nian helpon. Estas pluraj manieroj tion fari.

 

    Eblas sendi librojn al la kluboj, precipe anglalingvajn lernolibrojn kaj vortarojn, sed ankaŭ bazajn librojn (ekz. PIV, la Fundamento aŭ malgrandaj (bild)vortaroj). Petu min pri la adresoj.

 

    Alia ebleco estas helpi "kanutigi" indonezianojn. Estas pli da indonezianoj, kiuj meritas fariĝi UEA-membro ol la Fondaĵo Canuto povas subteni. Pluraj el tiuj indonezianoj jam sciigis al mi, ke se ne eblas ricevi papere, por ili sufiĉas ricevi retan abonon al la revuo Esperanto. En tiu kazo, membriĝo kostas nur 12 eŭrojn kaj eblos donaci ĝin al pli da homoj. Se vi volas tion fari, bv. ĝiri vian subtenon al la Fondaĵo Canuto kun la mencio "por indonezianoj".

 

    Alia plano estas venigi almenaŭ po unu indonezianon al UK kaj IJK ĉi-jare. Pluraj indonezianoj jam revas pri UK aŭ IJK, kaj pretas mem kontribui, sed la tuta kosto estas simple tro alta por ili. Helpu al ili kaj ĝiru al la konto "azio" de UEA kun la mencio "indonezianoj al UK/IJK", por ke, fine, denove estu iu(j) el tiu grandega lando en niaj plej gravaj kongresoj. Antaŭdankon ilianome.

 

    Por pliaj informoj, bv. retumi al heidi.goes @ gmail.com.

 

    (Heidi Goes el Belgio)

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688