中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Monkolekto por reta PIV nur duonvoje
2011-02-10

 

    Antaŭ pli ol duonjaro la organizaĵo E@I diskonigis projekton, per kiu ĝi kunlabore kun la rajtoposedanto SAT intencas disponigi en la reto la ĉefan kaj praktike norman vortaron de Esperanto, Plenan Ilustritan Vortaron. Por la transformo de PIV al moderna datumbaza formato kaj por la enretigo necesas kelkmonata laboro de pluraj personoj, anoncis E@I. Por financi la laboron oni iniciatis monkolekton, kun la celo ricevi minimume 10.000 eŭrojn. Ĝis nun estis kolektita malpli ol duono de la bezonata sumo. Libera Folio kontaktis la respondeculojn por demandi, kio okazos nun. Jevgenij Gaus respondis al niaj demandoj nome de E@I.

 

    Libera Folio: Laŭ la informoj en via retejo, oni ankoraŭ ne atingis duonon de la bezonata sumo. Ĉu la kvanto de donacoj stagnas?

 

    Jevgenij Gaus: Donacoj venas regule kaj konstante, sed bedaŭrinde malrapide. Tamen ni esperas iom post iom kolekti sufiĉan sumon. Ni daŭre pensas, ke ni povos kolekti 10.000 EUR, sed simple tio okupos pli da tempo ol ni imagis.

 

    Libera Folio: Kion vi do faras, ĉu vi nur atendas, ke la mono amasiĝu?

 

    Jevgenij Gaus:Nuntempe ni troviĝas en la planfazo, ni pripensas la plej bonajn manierojn por ciferecigo, ellaboras la datumbazajn strukturojn kaj provas antaŭvidi ĉiujn eblajn malfacilaĵojn. Reale labori ni komencos kiam ni kolektos almenaŭ 60-70% de la sumo, ĉar ni ja devas pagi homojn kaj ne povas ĉiam fari tion el nia propra poŝo. Nia revo estis funkciigi ĉion ĝis la UK, sed se homoj same pasive donacos, nia revo riskas ne realiĝi.

 

    Libera Folio: Kaj se oni ne atingos 10.000, ĉu do tute ne aperos reta PIV? Ĉu oni resendos la monon tiukaze? Aŭ ĉu ekzistas alternativa plano, unue aperigi pli simplan version, por kiu sufiĉos malpli da mono?

 

    Jevgenij Gaus: Aperigo de simpla versio apenaŭ estas vere simpla. Eĉ nura ciferecigo de PIV estas sufiĉe granda defio. Ja ni ne simple skanos la libron, ni volas produkti servon, kiu garantiite bone funkcios estonte. Ja same kreante lernu! ni ne simple skanis iun lernolibron. Unu el la interkonsentoj kun SAT estas, ke ekzistu la eblo poste el la elektronika versio facile generi la paperan. Do oni administros la vortaron per la reto kaj poste en ajna momento volas havi la eblon generi preseblan version de ĝi.

 

    Libera Folio: Kion tio signifas en la praktiko?

 

    Jevgenij Gaus: Tio signifas, ke dum ciferecigo ni devas konservi ĉiujn eblajn informojn pri la aranĝo de la teksto: vortojn, difinojn, klarigojn, vortkombinojn, ekzemplojn, internajn ligilojn inter sinonimoj, bildojn kaj rilatajn informojn, ekz. koordinatojn de vort-klarigoj por ilustraĵoj ktp. Grandan problemon kaŭzas ankaŭ tio, ke PIV ĝis nun estis farata en tre malnova programo, el kiu ne eblas facile elpreni la bezonatajn informojn. Ni devos krei saĝan analizilon, kiu kapablos elpreni kaj analizi la datumojn. La datumoj mem ofte ne havas la saman aranĝon, tio signifas, ke tute aŭtomate la afero ne povos funkcii kaj bezonatos atenta provlego de la tuto, kaj ankaŭ tio postulos homfortojn. Se aldoni al tio kreon de la aspekto, programadon de la uzant-interfaco, testado de la projekto, tio jam signifos laboron de kelkaj personoj dum kelkaj monatoj.

 

    Libera Folio: Tamen, dek mil eŭroj estas tre multe da mono. Ĉu vere ne eblas fari malpli koste?

 

    Jevgenij Gaus: Ni legas de tempo al tempo rimarkojn pri la granda sumo de la projekto. Sed ŝajne kutime tiuj rimarkoj venas de homoj, kiuj apenaŭ komprenas, kiel funkcias la aferoj. Se vi laboras profesie pri io kaj enspezas per tio, vi ja havas multajn elspezojn: vi devas pagi diversajn asekurojn, impostojn, vi havas ankaŭ oficejajn elspezojn, administrajn kostojn ktp. Jam tio ofte signifas 30-50% de la tuta sumo. Kaj de la cetera sumo oni devas pagi programistojn, aspektigistojn kaj administrantojn. Verŝajne ne indas skribi, kiom altaj salajroj de programistoj povas esti.

 

    Libera Folio: Eblus ja uzi volontulajn fortojn, ĉu ne?

 

    Jevgenij Gaus: Kompreneble oni alkutimiĝis, ke en Esperantujo oni devas fari ĉion volontule, sed tio ne estas la stilo de E@I (almenaŭ ne povas esti ĉe ĉiuj projektoj, tiom da libera tempo ni vere ne havas). Kreado de bonaj projektoj ne estas nur nia ŝatokupo, tio estas ĉefe nia profesio, kaj ni provas fari nian laboron profesie. Aldone, subtenante iun nian projekton, oni subtenas ne nur tiun projekton, sed ĝenerale la tutan agadon de E@I. Dank' al tio E@I daŭre povos ekzisti kaj produkti multajn novajn projektojn. 10.000 EUR por tia projekto kiel reta PIV ne estas multe, verdire la vera kaj plena kosto estos pli granda, sed ni esperis financi la ceteron per postaj donacoj, propraj investoj aŭ vendoj de elŝuteblaj versioj, kaj de Esperantistoj ni petis pli modestan sumon, ĉar ni ja scias, kiel oni kutime reagas al tiaj sumoj kaj ni ne volis ŝoki homojn.

 

    Libera Folio: Tamen, ĉu ne SAT donis al vi la enhavon senpage?

 

    Jevgenij Gaus: Ankaŭ ni vidis komentojn de homoj, kiuj ial decidis, ke SAT liberigis la tutan enhavon. Tio ne estas vero. La tuta enhavo de la vortaro apartenos al SAT same kiel ĝis nun. SAT planas daŭre prizorgi kaj flegi la tutan enhavon, E@I simple aldonos la eblon facile administri la tuton kaj la eblon al ajna persono rete konsulti la vortaron kaj kontribui al la vortaro pere de diskutoj, komentoj kaj rimarkoj.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688