中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La 27-a Internacia Festivalo en Nördlingen
2011-02-09

    Denove post unu jaro ni renkontiĝis por festi la 27-an Internacian Festivalon (IF) kun la temo "Lingvoj" de la 27-a de decembro de 2010 ĝis la 3-a de januaro de 2011 en labela bavara urbo Nördlingen. La urbo bonvenigis nin impresige blanke vestita. Pro rigora malvarma kaj neĝa vetero trajnoj malfruis kaŭzante al multaj partoprenantoj problemojn. Al la aranĝo aliĝis 111 personoj el 17 landoj, sed ne ĉiuj povis veni. Tamen la festivalo estis tre sukcesa. Belkolora IF-broŝuro konatigis nin kun la semajna programo. Ni ĝuis altkvalitajn prelegojn kaj vesperajn kulturajn prezentaĵojn. Pluraj prelegoj traktis la kadran temon pri lingvoj; ni povis konatiĝi kun la hebrea, armena, nederlanda, luksemburga, dana, rusa kaj ankaŭ kun lernigaj teknikoj por lingvoj. Tacuo Huĝimoto el Japanio klarigis pri idiolekto, dialekto kaj idiomo. Krome oni povis sperti gestan lingvon kaj lingvon de fabeloj. En la mondo ekzistas miloj da lingvoj, sed nia Esperanto estas la plej facila kaj belsona, ni praktikadis ĝin ĉiutage en gaja, agrabla kaj amika etoso.

 

    Estis okazo promeni en la urbo, rondiri la urban muregon, viziti preĝejan turon kaj lokan muzeon. Plurfoje ni povis sekvi vojaĝprelegojn kun allogaj bildoj: tra Rusio al Mongolio per transsiberia trajno, pri Kubo, Brazilo kaj Bona Espero, Maroko de la nordafrika Atlaso ĝis Saharo, ĝui bildfabelojn kaj aŭskulti operojn.

 

    Aparte interesaj prelegoj temis pri: kosmo kaj meteorŝtonoj, pri longitudo, pri reta Esperanta proverbaro, pri vintraj sportoj, pri efiko de korea ginsengo kaj kuracado laŭ metodo de pastro Kneipp, pri Aleksandro Dumas kaj Antoine Galland kaj aliaj. Pri perkomputila foto-prilaborado konatigis nin Rémy, kiu mem sukcese spertiĝas en tiu-ĉi ŝatokupo. Per mandalismo ni provis trovi solvojn pri la estonteco de IF.Tuj naskiĝadis ideoj kaj proponoj por plibonigoj... Filmo pri la pasintjara IF refreŝigis memoron pri la antaŭa aranĝo.

 

    Okazis la 4-a IVU, skribaj E-ekzamenoj laŭ la normoj de la Eŭropa Referenckadro, funkciis libroservo. "Posidelki" kun Ljuba el Rusio donis okazon agrable babili ĉe teo-trinkado kaj gustumi kelkajn bongustaĵojn el Rusio. Siajn novajn librojn prezentis dum aŭtora horo Mikaelo Bronŝtejn. Matene okazis gimnastiko, posttagmeze jogo, plurfoje eblis ĝui saŭnon. Mi, inspirita de vojaĝado en Kubo, invitis dancŝatantojn al afrokuba dancvespero. Interkonan, distran kaj internacian vesperojn gvidis Mikaelo Bronŝtejn, dagestanan vesperon Aĥman Junusov. Josi Ŝemer preparis interesan kvizon. Nia magiisto Triksini amuzis nin per novaj trukoj. Ĉiuvespere ni kunĝuis restadon en nia ŝatata "Knajpo".

 

    La 30-an de decembro ni tradicie ekskursas. Ĉi-foje ni vizitis la bavaran ĉefurbon -- Munkeno. Tie ni tagmanĝis en barelforma restoracio kaj iom promenis en la urbo. Sed la plej interesa kaj atendata parto de la semajno estas la silvestra nokto kun abunda bufedo, balo inaŭgurita per polonezo kaj speciale festa etoso dum bonvenigo de pluraj Novjaroj laŭ la diversaj horzonoj de la ĉeestantaj partoprenantoj. Do, brakumado, tostado kaj kisoj tiuvespere abundas.

 

    Korajn dankojn kaj gratulojn al nia ĉeforganizanto Hans-Dieter Platz (HDP), kiu sukcese dum pluraj jaroj aranĝas por ni neforgeseblan semajnon kaj zorgas pri ĝia bona disvolviĝo. Jarfine ni renkontiĝos en la 28-a IF, ĉi-foje en Xanten. Bonvenon al vi ĉiuj!

 

(Kontribuo de Liba kaj Floreal Gabalda el Francio) 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688