Fine de la jaro, dum la Novjara Renkontiĝo (NR) kaj Internacia Festivalo (IF) – ambaŭfestaj aranĝitaj en Germanio – estis organizata sesio de la KER-ekzamenoj*.
La du paralelajn ekzamenojn partoprenis 9 personoj, 6 sur nivelo B2 kaj 3 sur nivelo C1. La kandidatoj venis el 5 landoj: el Francio (1+2), el Germanio (2+1) kaj el Danio, Nederlando kaj Belgio po 1 persono sur la B2-nivelo. La ekzamenojn gvidis Katalin Kováts, kunekzamenis Cyrille Hurstel kaj helpis Kristin Tytgat.
Jaro/nivelo |
B1 |
B2 |
C1 |
Sume |
2009 |
17 |
25 |
84 |
126 |
2010 |
35 |
48 |
75 |
158 |
Sume |
52 |
73 |
159 |
284 |
Per tiu ĉi 14-a sesio finiĝis la unuaj du jaroj en kiuj okazis entute 284 ekzameniĝoj, kun la partopreno de kandidatoj el 38 landoj. Se ni komparas la unuajn du jarojn ni konstatas, ke la kvanto de la ekzamenokazoj kreskis kaj duajare precipa intereso montriĝas pri la niveloj B1 kaj B2.
Lando |
B1 |
B2 |
C1 |
Sume |
Poentoj |
Brazilo |
17 |
16 |
18 |
51 |
103 |
Francio |
6 |
7 |
22 |
35 |
86 |
Germanio |
5 |
8 |
16 |
29 |
69 |
Pollando |
8 |
7 |
13 |
28 |
61 |
Sesioj okazis ekster Eŭropo en San-Diego (Usono) kaj en Kubo, en Eŭropo en Italio, Slovakio kaj pluraj en Germanio. En la ranglisto de la plej diligentaj landoj momente staras Brazilo, kiun sekvas Francio, Germanio kaj Pollando.
En la jaro 2011 certas jam, ke okazos ekzamenoj en Sète (FR) kaj en la paska aranĝo PSI (DE), krome en Kopenhago dum UK, en Torino dum la Itala Kongreso. Nun estas traktadoj pri pliaj sesioj dum la Tutamerika Kongreso de Esperanto en San-Paŭlo (BR), dum la Hispana Kongreso en Madrido kaj eble ankaŭ dum la Somera Esperanto-Semajno en Slovakio. Ni serĉas eblojn organizi ekzamenojn krome en Azio kaj espereble iam ankaŭ en Afriko.
Pliajn informojn pri la sesioj, kondiĉoj kaj specimenoj bonvolu serĉi en la ekzamena parto de www.edukado.net. Interesiĝantoj pri organizado de eventuala ekzamensesio aŭ pri la ekzameniĝo mem, bv. turni sin al Katalin Kováts (katalin@ikso.net)
* KER: Komuna Eŭropa Referenckadro
(el Esperanto)
Redaktoro: Liu Zijia