中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Esperanto en la interpretista trejnado en Strasburgo
2011-01-27

 

    La 15an de februaro 2011, en la universitato pri interpretado, la strasburga klubo bonvenigos Nicole Foss, kunredaktanton de Automatic Earth.

 

    Ŝi prelegos en la angla, la studentoj interpretos en la francan, kaj Istvan Ertl kaj Cyrille Hurstel interpretos en Esperanton.

 

    Vi povos demandi per iu ajn el la tri lingvoj!

 

    Tiu evento estos parto de la oficiala trejnado de la studentoj.

 

    La evento estas oficiale kunorganizita de la universtitato, kaj de la "cirklo de la katedralo", asocio kiu kunigas ĉiujn asociojn kiuj rilatas kun la eŭropeco de Strasburgo. La evento estos do larĝe malfermita al multe da tavoloj de la socio.

 

    Estos pli interese kun ĉeesto de homoj kiuj vere bezonas interpretadon al Esperanto.

 

Cyrille Hurstel

Sekretario de la strasburga klubo de Esperanto.

(el edukado)

Redaktoro: Chen Ji

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688