中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kolekto realigita de Anatolo Gonĉarov
2011-01-27

    En decembro 2010 aperis 24-paĝa broŝuro (formato A4) de sen. Anatolo Gonĉarov: "Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj". La verketon prefacis c-ano Aleksander Melnikov. Eldonis "La Kancerkliniko", kiu ne la unuan fojon produktas ion de homo kiu havas la esperantan civitanecon.

 

    La enhavon konsistigas okdeko da citaĵoj el diversfontaj artikoloj de eminentaj esperantistoj, inkluzive de Esperantianoj, kiel Kep Enderby, Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. La citaĵojn akompanas komentarioj de sen. Gonĉarov kaj celas prezenti la komprenon pri la esperantistaro kiel diaspora popolo (kio ne egalas al nacio).

 

    Interesatoj povas mendi la broŝuron ĉe la plej gravaj libroservoj en Esperantio.

 

    Sen. Gonĉarov ĉesis uzi retpoŝton kaj li nur skajpumos ĝis la fino de februaro. Lia salutnomo estas anatolo1940; li estas kontaktebla de 10h00 ĝis 13h00, moskva horo.

 

[HeKo 468 7-A, 24 jan 11]

(el Esperanta Civito)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688