中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Torino 2011 - Kongreso por ĉiuj, kongreso por vi
2011-01-25

    Jam estas tre progresintaj la preparlaboroj por la 78-a Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Torino, Italujo, de la 20-a ĝis la 27-a de aŭgusto 2011. Ankoraŭ du semajnoj por ŝpari aliĝante. La ĉefajn trajtojn de nia kongreso mi volas al vi nun resumi.

 

    Kongreso por ĉiuj

 

    Ni speciale zorgas programon por ĉiuj eblaj kongresanoj. Lertaj esperantistoj povas elekti inter du malsamtemaj plurtagaj seminarioj: "Kaj nun ni estu eŭropanoj" kaj "Esperanta teatra literaturo". La unua estos gvidata de s-ano Bertrand Hugon. Tiu seminario estas subvenciata de Eŭropa Konsilantaro kadre de la Projekto ''Daŭra Lernado'', subprojekto ''Grundtvig'', sekve 20 eksterlandaj partoprenantoj al ĝi ricevos kontribuon al la kongresaj kostoj. La dua, pri Esperanta teatra literaturo, estos gvidata de s-ano Paul Gubbins. Ankaŭ estos pluraj prelegoj, kaj nokta debatserio pri Zamenhof, profeto de Eŭropo, gvidata de s-ano Davide Astori. Lernemaj esperantistoj havos je dispono du malsamnivelajn perfektigajn kursojn. La superan gvidos s-anino Nina Pietuchowska. La gvidanton de la paroliga ni diskonigos en venontaj semajnoj. Ankaŭ okazos rapida kurso de la itala lingvo, kiun gvidos s-ano Davide Astori. Baldaŭaj esperantistoj povos sekvi la enkondukan lingvan kurson de Anna Lowenstejn. Ĉiuj povos aliĝi al la ĉiutagaj ekskursoj (duontagaj kaj tuttagaj) por viziti Torinon, kiu ĝuste ĉijare festas la 150-an datrevenon de sia estiĝo kiel unua ĉefurbo de unuiĝinta Italujo, ĝiajn multnombrajn kaj tre gravajn muzeojn, kaj la ĉirkaŭan regionon Piemonto. Junaj esperantistoj trovos ampleksan programon por si, speciale ordigita de Itala Esperantista Junularo kaj de Michael Boris Mandirola. Ĝi disvolviĝos dum ĉiuj tagoj kaj kompreneble, ankaŭ dum ĉiuj noktoj, ĝis de malfrua horo. Adoleskaj esperantistoj trovos programon por si, prizorgata de stabo laŭ projekto de Paola Nigrelli Perna. Infanaj esperantistoj havos specialan ludejon, ankaŭ planita de Pala Nigrelli Perna, kie ili estos stimulataj plibonigi sian lingvouzon. Tio permesos al la gepatroj plene partopreni la kongreson tamen restante en la sama konstruaĵo kiel siaj infanoj. Bonvolu antaŭanonci viajn infanojn! Muzikemuloj ricevos ĉiun vesperon gravan koncerton de esperantaj artistoj inter la plej famaj tutmonde.

 

    Kongreso malmultekosta

 

    La aliĝo al la kongresaj laboroj estas nun, en la unua aliĝperiodo, nur 60 eŭroj. Sed la junaj personoj ( ĝis 30 jaroj), la handikapitoj kaj la eksterlandanoj pagas nur duonan kotizon, do nur 30 eŭrojn ĝis la 31-a de januaro 2011. Ankaŭ loĝi kaj manĝi estas malmultekoste. Eblas loĝi en la 4-stela kongresejo aŭ en la apuda hotelo Crimea, kontraŭ nur 65 eŭroj tage (loĝado en dulita ĉambro kaj tri kompletaj manĝoj en la kongreseja restoracio). Eblas elekti unulitan ĉambron per suplemento de 15 eŭroj tage. Eblas loĝi en la apuda studenta loĝejo, en unulitaj ĉambroj kun duŝo (sed necesejoj en la koridoro) kontraŭ nur 45 eŭroj tage (loĝado en unulita ĉambro kun matenmanĝo en la studenta loĝejo kaj du kompletaj manĝoj en la kongreseja restoracio). Eblas ankaŭ nur loĝi (loĝado en unulita ĉambro kun matenmanĝo en la studenta loĝejo), mem zorgante pri la cefaj manĝoj, kontraŭ nur 30 eŭroj tage. Eblas loĝi en la tendaro konstruata de la nacia civila defendo en la parkejo de la kongresejo kontraŭ nur 35 eŭroj tage (loĝado en kvarlita tendo kaj tri kompletaj manĝoj en la kongreseja restoracio; banejoj kaj duŝoj troviĝas en la kongresejo, je 50 m distanco). Eblas ankaŭ nur loĝi (loĝado en kvarlita tendo kun matenmanĝo en la kongresejo), mem zorgi pri la ĉefaj manĝoj, kontraŭ nur 20 eŭroj tage. Ĉiuj tiuj prezoj estas po tagaj, sed en nia kongreso, la 7-an tagon la kasisto ferias, do, se vi restas ĉiujn 7 kongresajn tagojn, vi pagos nur 6.

 

    Aliĝu nun. Vizitu la kongresajn paĝojn http://kongreso.esperanto.it/ . Vi trovos tie ĉiujn kondiĉojn, la skemon de la programo, la liston de la jam aliĝintaj kongresanoj. Se vi venas el lando, de kie vi bezonas vizon al Italujo, aliĝu kiel eble plej rapide - ni tuj liveros al vi la bezonatan invitleteron: la kondiĉoj estas listigitaj en la kongresaj paĝoj.

 

    Dankon... ni atendas vin en Torino!

 

    Renato Corsetti

 

    Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo

 

    renato. corsetti@esperanto.it

 

El ( http://esperanto.torino.it )

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688