中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Pekina Esperanto-Asocio festis sian 30-jaran jubileon
2011-01-25

    La 22-an de januaro okazis en la Tibeta Halo en Pekino kunveno memore la 30-an jariĝon de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA), ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 90 esperantistoj inkluzive de raportistoj de E-redakcioj de El Popola Ĉinio (EPĈ) kaj Ĉina Radio Internacia (ĈRI), kaj laborantoj de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), invitite partoprenis la kunvenon ankaŭ sinjoro Ragnar Baldursson, islanda ŝanĝit-ranga konsilisto en Ĉinio, bulgara esperantistino Ivanka laboranta en EPĈ kaj itala esperantisto Corsseti studanta en la Pekina Universitato.

 

    Vicprezidanto de la asocio Wang Yanjing prezidis la kunvenon, en kiu ĝia prezidanto Nan Youli koncize retrorigardis la historion de PEA kaj resumis laboron de la asocio en la pasintaj jaroj. En la 25-a de januaro en 1981 fondiĝis PEA, kaj la prezidanto estis fama ĉina rus-lingva tradukisto Ge Baoquan. En la pasintaj 30 jaroj, PEA per Esperanto faris pozitivan kontribuon en plikonigado, aplikado, edukado kaj komunikado de Esperanto, kaj ankaŭ ludis gravan rolon en progreso de ekonomia kaj kultura servo en Pekino. Kiel la supera organo, la Pekina Federacio de Soci-Sciencaj Rondoj konsekvence donas pli kaj pli fortajn helpon kaj apogon al la asocio. En la lastaj 30 jaroj ĝi funkciigis pli ol 100 Esperanto-kursojn elementajn, altgradajn kaj parolajn kaj ankaŭ sendis Esperantajn instruistojn al aliaj lokoj por instruado. La asocio kompilis kaj eldonis pli ol 20 Esperantajn librojn, lundinte distingiĝan rolon en Esperanto-edukado.

 

    Vicprezidanto de ĈEL Yu Tao laŭtlegis gratulan mesaĝon el Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Alilandoj kaj la Ĉina Esperanto-Ligo, kaj la honora prezidanto de PEA. En la mesaĝo li donis bondeziron al PEA, kaj esperis, ke ĝi multe kontribuos al Esperanto-movado en Ĉinio. Ankaŭ Guo Xiaoyong, vicprezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj Ĉina Esperanto-Ligo ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon. Li alte taksis la gravan rolon de PEA por Esperanto-movado en la pasintaj 30 jaroj kaj esprimis bondeziron al ĝia disvolviĝo.

 

    Faris gratulan paroladon ankaŭ Shi Qiuqiu, sekretario de la partia komitato de Pekina Federacio de Soci-Sciencaj Rondoj kaj Wang Xifu, vicdirektoro de EPĈ. Li esprimis koran dankon al la pekinaj asocianoj kaj la Pekina Federacio de Soci-Sciencaj Rondoj pri ilia subteno por laboro de El Popola Ĉinio.

 

    Sinjoro Ragnar Baldursson, islanda esperantisto kaj ŝanĝit-ranga konsilisto en Ĉinio, parolis en la kunveno une en Esperanto. Li venis Ĉinion antaŭ 30 jaroj kaj propraokule vidis elkreskon de la Asocio. Li tre ĝojis pro la rapida disvolviĝo kaj granda progreso de Ĉinio. Post lia parolo, sinjorino Tan Xiuzhu aldonis agranblan memoron de sinjoro Ragnar pri lia studenta vivo en Ĉinio.

 

    Zhao Jianping laŭtlegis gratulajn mesaĝojn de la E-redakcio de ĈRI , kaj sinjoro Han Zuwu reprezentanta Tianjin-an Esperanto-Asocion. Sendis al la kunveno salutmesaĝojn ankaŭ iuj aliaj ĉinaj kaj alilandaj E-asocioj.

 

    Estas menciinde, ke veterana esperantisto sinjoro Liu Ling, eksa ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo, monkontribuis por PEA 10 mil juanojn por subteni Esperantajn aktivadon kaj movadon en Pekino.

 

    La kunveno finiĝis en ĝoja atmosfero.

 

 
En la kunveno
 

Guo Xiaoyong faras parolon. 
 

Islanda ŝanĝit-ranga konsilisto Ragnar Baldursson parolas. 
 

Sinjorino Tan Xiuzhu parolis. 
 
 
Nan Youli faras parolon.
 
 
Sinjorino Li Yuping kaj sinjoro Liu Caisheng babilas.
 
 
Chi Tienan(maldekstre) babilas kun Ye Nianxian.
 

Sinjoro Liu Junfang (maldekstre) havanta parolon kun Ivanka 
 

S-ro Zou Guoxiang (maldekstre), s-ro Liu Ling(dekstre) kaj s-ro Han Zuwu interparolas. 
 

Liu Ling parolas. 
 


Sinjoro Li Weilun parolas kun esperantistino.

 

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688