中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La Pakto en la jarlibro de UEA
2011-01-25

    La jarlibro de Universala Esperanto-Asocio delonge listigas, en apartaj rubrikoj, du establojn kiuj membras en la Pakto por la Esperanta Civito ekde 1998: Kultura Centro Esperantista kaj Esperanta PEN-Centro.

 

    Laŭ ricevita komisio, la Konsulo kaj la vickonsulo pri informado skribis al la Centra Oficejo en Roterdamo komence de januaro, por proponi la aperigon de aparta paĝo kun tre konciza prezento pri kvin aŭ ses societoj je transnacia graveco, aliĝintaj al la Pakto sed sen rilatoj kun UEA, inkluzive de la du supre menciitaj.

 

    La koncernataj estus asimileblaj al la kategorio "fakaj asocioj", laŭ la roterdama klasado: temus ekzemple pri verkistoj, feministoj, naturamikoj, kiuj mankas inter la fakaj asocioj aliĝintaj aŭ en kunlaboraj rilatoj ĉe UEA.

 

    La koncernata oficisto respondis, ke la propono estis transdonita al la ĝenerala direktoro. La decido de la eldonejo estas daŭre atendata.

 

[HeKo 468 2-C, 18 jan 11]

(el Esperanta Civito)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688