中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Jam pli ol 140 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio
2011-01-24

    Nur tri tagojn post la 10-jara jubileo de la tuta Vikipedio-projekto (en la 15-a de januaro), la Esperanto-Vikipedio atingis 140 000 artikolojn, vespere de la 18-a. Nuntempe "nia" versio de la vaste konata internacia projekto enhavas sume pli ol 30 milionojn da vortoj - ĝi estas simile granda kiel multvolumaj paperaj enciklopedioj. Ĝi aktuale okupas laŭ la nombro de artikoloj lokon 26 kompare kun alilingvaj versioj de Vikipedio.

 

    Antaŭ la tempo de interreto kaj rapida internacia kunlaboro oni simple ne povis revi en Esperantujo pri tia projekto - tiel granda kaj kreskanta en tiel mallonga tempo: Vikipedio en Esperanto.

 

    Ĉiuhore okazas proksimume 15.000 vizitoj al paĝo de la Esperanto-Vikipedio; per tio Esperanto okupas lokon 38 en komparo kun aliaj lingvoj. Eble duono el la vizitoj estas de robotoj, sed la alia duono supozeble estas de homoj. Oni do relative ofte konsultas Vikipedion.

 

    Kelkfoje oni legas kritikon pri Vikipedio - ke ĝi estas erara, nefidinda aŭ nekompleta. Eble la oficiala kromnomo de ĝi konfuzas legantojn: Tekstas "libera enciklopedio", sed fakte ankoraŭ temas pri "libera projekto por krei enciklopedion". Iusence ĉe Vikipedio oni rajtas enrigardi la slipojn de la redaktantaro, jam longe antaŭ la finpretiĝo.

 

    Skribi, ke en Vikipedio io estas malĝusta aŭ mankhava estas agi simile kiel homo, kiu kritikas, ke konstruata domo havas nek fenestrojn nek tegmenton. Dum Vikipedio estas ankoraŭ redaktata, oni rajtas jam uzi ĝin - sed je propra risko. Oni eble povas provi ekloĝi en konstruata domo - sed bv. ne plendi, ke ankoraŭ envenas vento kaj pluvo. "Interreto 2.0" funkcias laŭ aliaj manieroj ol "Interreto 1.0" kaj la papera libromondo; indas konsideri tion.

 

    Multe pli granda ol la esperantlingva Vikipedio (kaj laŭ enhavaj kriterioj supozeble pli bona) estas la aŭtomata traduko de la angla Vikipedio en Esperanton, kiun preparis la dana entrepreno GrammarSoft gvidata de Eckhard Bick. Ĉe WikiTrans eblas serĉi en pli ol tri milionoj da artikoloj maŝine tradukitaj - kun lingva nivelo certe ne jam perfekta, sed kun kutime bone komprenebla enhavo.

 

    La artikoloj de WikiTrans taŭgas ankaŭ kiel bazo por kreado de artikoloj en la aktuala Vikipedio, se oni volas ĉerpi almenaŭ parton de la enhavo el la angla Vikipedio. Se vi volas kunlabori en la granda libera Esperanto-enciklopedio - jen eble bona komenco. Pliaj informoj troviĝas sur la bonveniga paĝo Bonvenon al la Vikipedio.

 

    Krome mi ŝatas subteni la ideon, ke oni povos iam krei artikolojn en Vikipedio tiel facile, kiel oni tradukas frazojn en la multlingva frazaro Tatoeba, kun elektebla originala versio supre kaj traduk-fenestro sube. (Verŝajne necesus lokigi tian tradukejon en alia loko ol Vikipedio; oni poste transportos la pretan artikolon al Vikipedio mem.)

 

    Ni eble sukcesos postkuri la aliajn lingvojn, se ni tradukados kun helpo de aŭtomato, dum en ili oni verkadas - sed verŝajne kun la malgranda nuna Esperanto-parolantaro ne, se ni insistas pri memverkado. Kiu estas malgranda, tiu devas elpensi trukojn por tamen sukcesi konkurenci kun la aliaj. Kaj ni ja sukcesos krei ion pli ampleksan, se iam ni ankoraŭ pli tradukos kaj transprenos el multaj lingvoj kaj kulturoj.

 

    Eble la principo "KISS" estas bona, "Keep It Simple and Stupid" (tenu ĝin simpla kaj stulta). Aktuale Vikipedio estas komplika, dum Tatoeba sekvas la "KISS"-principon. Sekve Vikipedio plu kreskis per 10 mil artikoloj en ĉ. 8 monatoj, dum Tatoeba eksaltis de mil al 60 mil frazoj ene de 6 monatoj (ankoraŭ sen helpo de tradukaŭtomato, cetere).

 

    La venonta mejloŝtono de la artikolnombro estos 150.000. Dum la pasinta jaro oni bezonis 230 tagojn por krei dekmilon da novaj artikoloj - se daŭros tiel, la jubileo estos atendebla ĉirkaŭ la 5-a de septembro 2011. Almenaŭ tiuj, kiuj ŝatas Vikipedion, prefere jam nun pripensu kiel krei informkampanjon lige al tio - ene de Esperantujo por allogi pli da kunlaborantoj kaj ekstere por atentigi pri Esperanto kaj ties ebloj.

 

Lu Wunsch-Rolshoven

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688