中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Zamenhofa tago en Valencio de Hispanio
2011-01-24

De AUGUSTO CASQUERO ( Hispanio)

 

 
 
 

 

    En la 22-a de januaro, 2011 oni festis la Zamenhofan Tagon en Valencio de Hispanio.

 

    Laŭprograme, unue okazis la jara kunveno de ties membraro en la sidejo de Grupo Esperanto de Valencio. Estis reelektita kiel prezidanto S-ro José Pérez.

 

    Poste du samideanoj, la prezidanto mem, kaj Augusto Casquero, faris la festparoladon pri Doktoro Zamenhof, pri la signifo de tiu tago, kaj pri la esperanta movado, instigante ĉiujn klopodi por disvastigi nian internacian lingvon, kaj klopodi uzi ĝin dum la e-kunvenoj.

 

    Poste ĉiuj iris al apuda restoracio por komune kaj abunde tagmanĝi. Ĉeetis la bankedon 24 samideanoj. En la fotoj oni povas vidi la ĉeestantojn en la restoracio.

 

Redaktoro: Li Jianhua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688