中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Internacia Literatura Konkurso EKRA-2011
2011-01-24

    Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kirĉev" invitas al partopreno en EKRA-2011, la dudekunua Internacia Literatura Konkurso pri poezio kaj humuraĵoj originale verkitaj en Esperanto, je libera temo. La verkoj ne devas esti ĝis nun publikigitaj en periodaĵoj, partoprenintaj en aliaj konkursoj aŭ afiŝitaj en Interreto.

 

    Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseŭdonimo, oni sendu en tri ekzempleroj al la organizanto: Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kirĉev", str. Sv. Kliment 36 ap. 1, BG-7200 Razgrad, Bulgario. La nomo kaj la adreso de la aŭtoro estu en aparta fermita koverto surskribita per la sama pseŭdonimo.

 

    Eblas sendi verkojn por la konkurso ankaŭ rete, al la retadreso , kaj la nomojn, adreson kaj la uzitan pseŭdonimon, per alia retmesaĝo, al la retadreso .

 

    La ĵurio kunsidos la 9-a de junio 2011. La premioj estos esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en la revuo "Literatura Foiro" kaj en la bulteno "Esperantista Tribuno". La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la esperanta kultura festo "Abritus-2011" (tradicie organizata kunlabore kun la revuo "Literatura Foiro") en Razgrado, 10-12 junio 2011.

 

El (www.esperantio.net)

Redaktoro: Ivanka Stpyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688