中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
LBV kaj Esperanto
2011-01-21

 

 

    Ne estas duboj pri tio, ke Esperanto plu varbas sennombrajn laborantojn, kiuj faras sian plejbonon por disvastigi la lingvon internacian. Tio okazas, ĉar ĝi prezentas du aspektojn je granda intereso por siaj lernemuloj, nome tiun lingvan kaj tiun idealan, kiuj multe identiĝas kun la Legio de Bona Volo (LBV) -- tiuj de Paco kaj kunfratiĝo de la mondaj nacioj. La karmemora fondinto de LBV, Alziro Zarur, evidentigis la utiligo-povon de la zamenhofa idiomo, adoptante ĝin en la agado de la Institucio. Pro tio, LBV, ekde sia apero, prestiĝigas Esperanton per ĉiaj disponeblaj rimedoj, tiel plenumante unu el la gvidlinioj de la Institucio, nome "Batali por la plej granda disvastigado de la internacia lingvo Esperanto, altvalora ilo por la interfratiĝo de la popoloj, laŭ la konsidero, ke LBV estas la Esperanto de la religioj, same kiel Esperanto estas la LBV de la lingvoj".

 

    Ankaŭ Legu:

 

    Esperanto kiel paca ponto

 

 

 

    Kreita en la unuaj tempoj de LBV, la Departemento pri Esperanto havas kiel celon diskonigi ĝian senlime ekumenan mesaĝon tra la tuta terglobo, per uzado de la lingvo internacia kiel pova unuigilo. Tiu vasta koncepto pri Ekumenismo, kiu sin antaŭmetas kontraŭ la diskonigata "interpuŝiĝo de kulturoj" -- kiu povas altiri la popolojn al kolosa milito, eble plej damaĝa ol tiu imagebla ĝis antaŭ nelonge --, estas de la ĵurnalisto José de Paiva Netto, direktoro-prezidanto de LBV.

 

 

 

    Publikigita en 1988, Meditadoj kaj Pensoj -- Dialektiko de Bona Volo, de aŭtoreco de la verkisto Paiva Netto, estis la unua libro de LBV presita en la lingvo internacia. La eldona lanĉo distingiĝis per la artikolo "Brazila Ekumena Organizo uzas Esperanton", verkita de instruisto Jorge das Neves kaj aperinta en la revuo Esperanto, oficiala organo de la Universala Esperanto-Asocio, en la 1980-aj jaroj.

 

 

 

    Grava apoganto de la disvastigado de Esperanto, Paiva Netto ĝin uzas kiel ilon por diskonigi tiun Ekumenismon, kiu, laŭ li, estas komprenata kiel Universalismo, Frateco sen limoj. "Ni aludas al Ekumenismo de la Koroj, nome tiu, kiu konvinkas nin ne malŝpari tempon pro malamoj kaj senfruktaj kvereloj, sed etendi la manon al falintoj, ĉar ĝi emociiĝas antaŭ doloro; deprenas sian ĉemizon por vesti nudulon; kontribuas por havigi la kuracan balzamon al malsanulo, protektas orfojn kaj vidvinojn; konscias, ke Edukado kun Ekumena Spiritualeco estas esenca por elvolviĝo de la popolo, ĉar Ekumenismo estas Edukado malferma al Paco", klarigis li per la revuo Solidara Socio (la 7-a eldono), portita de reprezentantoj de LBV al UN, ekde la jaro 2000, ankaŭ en Esperanto.

 

    La italo Corsetti Renato, eksa prezidanto de la Universala Asocio de Esperanto, esprimis sian admiron al ĉi tiu idealo: "LBV estas, kiel Esperanto, konkreta laboro por plibonigi la mondon. Dum Esperanto faras tion je kultura kaj iom teoria nivelo, LBV faras tion praktike kaj konkrete per helpo al homoj ĉi tie kaj ĉi tiam. Sukcesojn al LBV!".

 

    Same kiel la supre menciita revuo Solidara Socio, laŭ iniciato de la ĉefgvidanto de LBV, pliaj aliaj publikigaĵoj kun la mesaĝo de la Institucio estis tradukitaj al Esperanto, ekzemple ekumenaj preĝoj, literaturaj paĝoj, bibliaj tekstoj, revuoj, faldfolioj, ĵurnaloj, informfolioj, infanaj libroj i.a.. Elstariĝas ankaŭ la kreo de la Reta Paĝaro Bona Volo, ofte aktualigita per mesaĝoj pri la Ekumena Spiritualeco.

 

    "Reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla, kaj por ĉi tio tute ne estas necese, ke unu popolo humiligu aŭ englutu alian, ke la muroj inter la popoloj tute ne estas io necesega kaj eterna, ke reciproka kompreniĝado inter kreitaĵoj de tiu sama speco estas ne ia fantazia revo, sed afero tute natura", proklamis Zamenhof akorde kun la Legianaj idealoj.

 

    "Mi kun plezuro legas kaj tradukas la tekstojn de la Legio de Bona Volo. Tio estas por mi honora laboro. Ĝia idearo mirinde kunligas idealismon al praktiko. LBV trovis vojon tre oportunan, pri kies taŭgeco neniu bonintenca homo dubus: Solidareco super kredodetaloj; Homamo super harfendaj fidodiskutoj; Edukado kun morala stimulado; Socia Apogado kun digno kaj respekto."

 

(Paulo Sérgio Viana, vic-prezidanto de la Brazila Esperanto-Ligo)

 

(el www.boavontade.com)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688