中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
'Gazetejo.org' nun elŝuteblas pere de .torrent
2011-01-20

 

    Vi nun legas la novaĵleteron de http://www.gazetejo.org

 

    Pro servilaj malfacilaĵoj, nun estas devige membriĝi en la retejo por elŝuti unuopajn gazetajn numerojn. Tamen, interesa ebleco estas aldonita: vi povas nun elŝuti kaj disvastigi la tutan pdf-aron de gazetejo.org (aŭ partojn de ĝi, laŭplaĉe) pere de disŝuta programo bittorrent (aŭ alia simila torento-programo).

 

    Vi trovos la necesan ".torrent" dokumenton en http://www.gazetejo.org/torrent kaj kaj kelkajn aldonajn informojn en http://eo.wikipedia.org/wiki/BitTorento

 

    Tiu nova ebleco estas prova, kaj nuntempe mi estas la nura disdonanto de la dokumentoj, do la elŝutado eble malrapidos (la elŝutado plirapidiĝos se pluraj homoj elŝutas kaj poste pluebligas al aliaj elŝuti).

 

    Plie, ne forgesu ke vi povas daŭre kontribui al riĉigo de la Esperanta gazetara arkivo per aldono de pliaj gazetoj kaj gazetaj numeroj en http://www.gazetejo.org

 

    Kunlaboreme,

 

prizorganto de "gazetejo.org"

informo@gazetejo.org

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688