中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La faka vivo en Esperanto evoluu
2011-01-20

 
 

 

    La Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas hodiaŭ unu el la plej gravaj agadoj stimulantaj la sciencan kaj fakan uzon de Esperanto.

 

    Origine temis pri komuna aranĝo de la scienc-teknikaj sekcioj de la ĉeĥa kaj slovaka landaj asocioj de UEA, kiu okazis sep-foje inter 1978 kaj 1989, kaj reviviĝis en 1998 kiel ĉiudujara evento aranĝata de KAVA-PECH, ĝis kiam en la jaro 2010 transprenis ĝin la junulara organizo E@I. Ankaŭ pri tiu historio de la du gravaj serioj de scienc-teknikaj aranĝoj en la Meza Eŭropo oni povis aŭdi forme de la prelego dum KAEST 2010, kiu okazis de la 18-a ĝis la 21-a de novembro en Modra-Harmónia, nur 30 km de la slovaka ĉefurbo Bratislavo.

 

    Partoprenis 52 homoj el 15 landoj kaj la ĉi-jara ĉeftemo estis "Modernaj teknologioj por Esperanto", kun aparta atento al komputila lingvistiko. La ĉefan programon de la konferenco (de la vendreda vespero ĝis la dimanĉa tagmezo) ja konsistigis prelegoj (entute 34 en du paralelaj blokoj, ekde memregaj aŭtomobiloj ĝis kuracaj plantoj), sed danke al plilongigo de la aranĝo (kiu komenciĝis ĵaŭde) ne mankis ĉi-foje loko ankaŭ por aktivaĵoj praktikaj (Vikipedia trejnado), popularsciencaj (prezento de kelkaj esperantigitaj filmetoj el www.ted.com), kulturaj (komuna kantado), kulinaraj (vingustumado) aŭ turismaj (duontagaj ekskursoj). Ĉion ĉi ankoraŭ sekvis dimanĉe kaj lunde en pli intima etoso Esperanta komputil-lingvista kolokvo, per si mem unika laborkunveno de pintaj aktivuloj tiukampaj, subvenciita de IEI. Okazis ankaŭ rara diskuto pri terminologia laboro.

 

    Transdono de KAEST al E@I montriĝis bona decido, ankaŭ ĉar pro la apero de junuloj (triono de la ĉeestintoj) la averaĝa partoprenanto revenis en malemeritan aĝon (45). Tio eĉ donas esperon por la planita revigliĝo de ISAE. Siajn reprezentantojn sendis UEA, ILEI kaj la Pola Radio. En la retejo http:// www.ikso.net/kaest/ jam nun elŝuteblas la uzitaj prezentaĵoj, sekvos videoregistraĵoj de elektitaj prelegoj kaj printempe ankaŭ prelegkolekto — aĉetebla papere kaj elektronike.

 

    (Marek Blahuš)

(el Ondo de Esperanto)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688