中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Edukado.net nun ankaŭ en Facebook
2011-01-18

 
Facebook
    Ni informas vin ke ekde la 12a de januaro edukado.net havas propran surfacon ankaŭ en Facebook (Vizaĝlibro). Ni realigis aperon tie, por plifaciligi la atingon kaj sekvon de nia laboro al tiuj membroj, kiuj uzas tiun popularan retejon. La aliĝo al Facebook krome ebligas plilarĝigi la konatecon de la nia paĝaro, akiron de novaj membroj, rapidan atingon de larĝa celgrupo okaze de aranĝoj, kampanoj.

 

    En la vizaĝlibra paĝo de edukado.net estas listigitaj ĉiuj gravaj eventoj kaj kontribuaĵoj de la retejo kun mallonga priskirbo kaj ligo al la koncerna materialo ĉe ni. Samtempe necesas deklari, ke ni tre atentas pri la privateco de niaj membroj kaj ties datumoj. Ekzemple en kazo de eventoraporto, kiu normale estas fermita al ne-membroj, ankaŭ en nia paĝaro, kvankam la informo aperas en Facebook, la ligo portas nur la membrojn al la koncerna paĝo, por la ne-membroj la ligo estas "morta". Kiel al neniu, ni transdonas neniun personan informon kaj adreson ankaŭ al tiu nova platformo.

 

    Se vi volas facile atingi kaj vidi tiun novan servon, simple iru al la ĉefpaĝo de www.edukado.net kaj tie maldekstre sub la menuo vi vidas bildan indikon pri Facebook, vi povas marki tie se vi ŝatas nian paĝaron, kaj atingi nian surfacon ĉe Facebook.

 

    Esperante ke la laboro de edukado.net tiel atingos kaj helpos eĉ pli da instruistoj kaj lernantoj de Esperanto, ni invitas vin helpi en la diskonigado

 

(El Edukado. net)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688