中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kantaro-vikio nun havas pli ol 2000 kantotekstojn!
2011-01-13

    Ekde la jaro 2003 "kantaro-vikio" - alinome la "libera kantaro" - estas loko por ĉiu muzikema esperantisto, kie eblas trovi multegon da kantotekstoj, notoj, videoj kaj aliajn muzikaĵojn. Funkcianta kiel vikio, ĝi ebligas komunan laboron de esperantistoj el diversaj mondopartoj.

 

    En la komenco la kantaro-vikio havis nur kantotekstojn, sed la vivo ne staris unuloke kaj nun krom tekstojn oni povas trovi ankaŭ muziknotojn, akordojn, tonsilabajn melodiojn, midi-dosierojn kaj ankaŭ spekti videojn.

 

    En kantaro-vikio trovis sian duan vivon ankaŭ paperaj kantaroj. En speciala paĝo vi povas trovi liston de paperkantaroj kaj la kantotekstojn en ili.

 

    Kiuj uzas kantaro-vikion? Ho! Komencantoj, gvidantoj de kursoj, amatoraj ludantoj, mem aŭtoroj kaj muzikistoj kaj finfine ĉiuj muzikemuloj! Se vi antaŭe ne vizitis nian vikion, ne prokrastu, eble vi trovos ĉe ni delonge serĉatan amatan kanton!

 

    Internacia teamo de kunlaborantoj, sen kies helpo nuna granda atingo ne eblus, invitas vin al kantaro-vikio jubilea!

 

    Dankon al niaj viki-uzantoj, kiuj riĉigas nian kantaron dum longa tempo, dankon al ĉiuj aŭtoroj, kiuj permesis publikigi siajn verkojn tie, dankon al ĉiuj retumantoj, kiujn tajpis eĉ unu literon tie, dankon al vizitantoj, kiuj serĉadas kaj trovadas kantojn tie.

 

    Grandan dankon! - Kaj nun venu, vidu, kunkantu! - Adreso de la libera kantaro: http://kantaro.ikso.net/.

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688