中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Mia agrabla intervjuo kun s-ro Zou Guoxiang
2011-01-12

de Ivanka Stoyanova

 

    S-ro Zou Guoxiang estis unu el la unuaj esperantistoj, kiuj post mia eklaboro en El Popola Ĉinio tuj alvenis por konatiĝi kun mi. Afabla, ĝentila kaj amikema homo, kun li kaj liaj filino kaj bofilo mi travivis neforgeseblan tagon en Pekina Beihai-parko. Li dediĉis sian tutan vivon al Esperanto kaj ankoraŭ aktivas en E-movado. Ĉiam estas agrablaj al mi la paroladoj kun s-ro Zou. Li volonte akceptis mian intervjuon kaj tre sincere respondis al miaj demandoj.

 

    Ivanka Stoyanova: Vi estas veterana esperantisto. Kiam kaj kiel vi esperantistiĝis?

 

    Zou: Mi dankas vin pro la intervjuo. Antaŭ 54 jaroj, nome en septembro 1957, mi finis la studon de la rusa lingvo en la Harbina Fremdlingva Instituto, kaj estis postenigita al la ŝtata komitato de kulturaj rilatoj kun aliaj landoj. Eble vi scias, tiam malboniĝis la rilatoj inter Ĉinio kaj Sovetunio, tial oni malmulte uzis la rusan lingvon. En la sekvinta jaro, mia superulo sendis min al la Ĉina Esperanto-Ligo, kiu funkciis sub la gvido de la ŝtata komitato. Kiam mi iris en la laborĉambron de la ligo, la maljunaj esperantistoj varme bonvenigis min, ĉar ili opiniis, ke venos juna laboranto por la ligo. Do, mi ekmemlernis nian lingvon helpe de ili en tia penema, harmonia kaj amikeca etoso, per la ''Elementa Kurso de Esperanto'' verkita de respektinda esperantisto Venlo Fon.

 

    Ivanka: Ĉu vi povus doni kelkajn vortojn pri via familio?

 

    Zou: Jes. Mi havas grandan familion el 11 membroj: mi, mia edzino, tri filinoj, tri bofiloj, nepo kaj du nepinoj. Ĉiu el la filinoj havas sian tripersonan etfamilion kaj loĝas aparte en sia propra apartamento. Kutime, ili ne vizitas nin, ĉar ili estas okupitaj per streĉa laboro, kaj la geknaboj tage lernas en lernejoj kaj vespere devas plenumi la pezajn hejmtaskojn eĉ ĝis la nokto. Ili venas al mi kaj mia edzino nur en sabato aŭ dimanĉo, kunportante ĉiutagajn bezonaĵojn, kaj en ferioj akompanas nin al ekskurso al antikvaj vidindejoj kaj pitoreskaj lokoj en kaj ekster Pekino. La geknaboj tre ŝatas viziti nin en libertagoj, ĉar ĉe ni ili povas senĝene sin amuzi kaj gustumi niajn frandaĵojn.

 

    Ivanka: Ĉu vi volas rakonti pri via profesia laboro antaŭ via emeritiĝo?

 

    Zou: Volonte. En la komencaj jaroj mi unuflanke memlernis Esperanton kaj aliflanke faris bagatelajn laborojn. Post 2 aŭ 3 jaroj mi partoprenis en korektado de presprovaĵoj de la revuo El Popola Ĉinio. Pli poste, mi, kiel tradukanto kaj estro de traduka fako de EPĈ, laboris ĝis l985. En la fino de tiu jaro la redakcio de EPĈ fondis la Ĉinan Korespondan Esperanto-Instituton, kaj komisiis al mi gvidi kiel vicdirektoro la lernejon, kiu havis lernantojn tra la tuta lando. En ĝia kadro ni ankoraŭ funkciigis konversaciajn kursojn kaj televidan kurson kunlabore kun Qingdao-universitato kaj Ĉina Televizia Stacio. La instituto varbis sume pli ol dekmil kursanojn kaj finis sian instruadon en la jaro 1992. Samtempe, de 1988 ĝis 1992, mi gvidis la E-libroeldonon de la Ĉina Esperanto-Eldonejo. Ekde 1992, mi kiel vicĉefredaktoro de EPĈ zorgis pri la distribuado de E-eldonaĵoj ĝis 1995, kaj kiel ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo mi laboris ĝis 1996. Dum tiuj 5 jaroj la ĉina E-movado estis sufiĉe vigla kaj atingis rimarkindajn sukcesojn. Mi faris eblajn klopodojn por antaŭenpuŝi nian laboron sub la gvido de la demokratia, konkorda kaj promesplena estraro de EPĈ kaj kapabla konstanta komitato de ĈEL, kiuj bone rilatis kun landaj kaj eksterlandaj E-organizoj kaj esperantistoj. Tiam ĈEL havis 29 lokaj asociajn membrojn kaj pli ol 1000 individuajn membrojn enlande. En 1993 kaj 1994 fondiĝis 4 fakaj E-asocioj : junulara, fervojista, medicinista kaj vejĉi-ludista. En Ĉinio okazis la 5-a Pacifika E-Kongreso, 1992, la 1-a Azia E-Kongreso, 1996, kaj la 3-a Ĉina Kongreso de Esperanto, 1995.

 

    Ivanka: Mi volus scii pri via E-aktivado. Ĉu vi povus koncize mencii ?

 

    Zou: Krom la supre menciita profesia laboro, mi dediĉis mian tutan postlaboran tempon de 1980 ĝis 1985 por fondi kaj konstrui la Pekinan Esperanto-Asocion. Kiel ĝenerala sekretario kaj vicprezidanto de ĈEL, mi plurfoje ĉeestis regionajn aŭ provincajn kongreson, kunsidojn, forumojn kaj aliajn aktivadojn. Profitante tiujn renkontiĝojn mi ne nur donis salutvortojn al lokaj gvidantoj, sed ankaŭ kun ili diskutis kaj interkonsiliĝis pri la problemo kiel antaŭenigi la movadon.

 

    Ivanka: Ĉuvi partoprenis en E-kongresoj eksterlande?

 

    Zou: De 1984 ĝis 1994, mi partoprenis en la 3-a Pacifika Kongreso de Esperanto en Portlando, Usono, la 69-a UK en Vankuvero, Kanado, la 76-a UK en Bergeno, Norvegio, la 78-a UK en Valencio, Hispanio, kaj la 79-a UK en Seulo, Koreio. Ĉiufoje mi nepre ĉeestis la azian agadon kaj rakontis al diverslandaj amikoj pri la ĉina E-movado, dufoje prezidis la kunsidon de EPĈ-legantoj kaj aŭskultis iliajn opiniojn, proponojn, kritikojn kaj sugestojn por plibonigi la revuon. Dum la kongreso de 1993 mi gastigis estraranojn de UEA por plibonigi la rilatojn kaj fari pli da kunlaboroj, kaj en la kongreso de Seulo mi kaj respondeculoj de la japana kaj korea E-organizoj iniciatis la fondon de la Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado kaj decidis la okazigon de la 1-a Azia Kongreso de Esperanto en Ŝanhajo, Ĉinio, 1996. Ĉiuj kongresoj por mi estos neforgeseblaj dum la tuta vivo, ĉar ili havigis al mi senĝenan paroladon kun multaj malnovaj amikoj, plezuran ekskurson kaj agrablan ĝuon de amikeco kaj familia etoso.

 

    Ivanka: Kia estas via opinio pri E-movado en Ĉinio?

 

    Zou: Ŝajne simpla estas la demando, tamen mi malfacile povas respondi ĝin per kelkaj vortoj. Nun multaj ĉinaj esperantistoj plendas, ke la movado iras malrapide kaj respondeculoj de E-organizoj faras malmulte aŭ sidas senfare. Iujn fenomenojn mi ne povas nei, tamen mi havas mian propran opinion. Esperanto estas la artefarita lingvo malsama ol la naciaj, tamen ĝi estas ankaŭ influata de la sociaj kondiĉoj -- politika, ekonomia, teknik-scienca kaj eĉ milita. Ni devas vidi, ke la ĉina E-movado evoluis sufiĉe rapide kaj atingis grandajn sukcesojn dum pli ol 100 jaroj. La E-movado landa aŭ internacia ĉiam iras ondante, jen leviĝas jen malleviĝas, tio estas tute normala afero. Oni ne devas juĝi nian movadon laŭ la antaŭa politika movado.Vere, nun antaŭ ni staras multaj malfaciloj, ekzemple: manko de financaj rimedoj kaj manko de kapablaj, kvalifikitaj kaj dediĉemaj esperantistoj. Por solvi tiujn problemojn, mi pensas, ni devas lerni de aliaj landoj. Krome, por irigi nian movadon ekzistas pli da kondiĉoj favoraj ol en aliaj landoj, ekzemple la subtenoj de la registaro, sociaj famuloj kaj komunikiloj de Ĉinio. Mi kredas, ke se ĉinaj esperantistoj efike ekspluatos kaj utiligos tiujn kondiĉojn kaj faros praktikan laboron en servado al la ĉina popolo kaj socia progreso, do la ĉina E-movado havos brilan perspektivon.

 

    Ivanka: Vi estas ĉiam ridema. Kiel vi vivas kiel emerito?

 

    Zou: Ĉu ĉagreno kaj kolero helpas vin en venko de malfaciloj kaj utilas al la sano? Ne, tute ne. Mi estas optimisto. Ĉiutage mi ĝoje pasigas mian emeritan vivon per iuj faroj. Mi dividas la tempon en du partojn: E-agoj kaj distrado aŭ vojaĝo. De 1997, mi plurfoje helpis ĈEL en preparado de la ĉina E-Kongreso, kaj precipe dediĉis du jarojn por prepari la 89-an UK en Pekino. Krome, mi ĉinigis la ''Esperanto en 21-a Jarcento'' verkitan de Lee Chong-Yeong, iama prezidanto de UEA, parte verkis ĉine la ''100 Jaroj de la Ĉina Esperanto-Movado'', parte verkis ĉine kaj esperantigis la ''Konciza Historio de la Ĉina Esperanto-Movado'', kaj modifis la antaŭe de mi ĉinigitan romanon la ''Faraono'' kaj ĝin aperigis. El tiuj agadoj mi ĉerpis inspiron, edifon kaj ĝojon.

 

    La streĉa profesia laboro ne donis al mi la ŝancon por fari turismon antaŭ la jaro 2000. Nur poste mi kaj mia edzino en turisma grupo aŭ familie vizitis multajn antikvajn vidindejojn kaj pitoreskejojn ekster Pekino. Plej profunde impresis min la arĝenta neĝmonto Jad-drako kaj ĉarma antikveca urbeto Lijiang en Yunnan, la izolita insulo Mar-azeno, sur kies krutaĵoj loĝas dekmiloj da mevoj, kaj la majesta Konfucea Templo en Ŝandong, la originalaj, sudstilaj urbetoj en Jiangsu kaj Zhejiang, la pitoreska Wuyi-monto en Fujian, la ĝisfunde klara Lijiang-rivero en Guilin, la granda korto de Wang-familio kun alta muro ĉirkaŭita de kanalo, simila al eŭropa kastelo, en Shanxi, kaj la impona Huashan-monto, kiu laŭdire estas la lulilo de ĉina taŭismo en Shaanxi. En majo de 2007 ni faris viziton al 6 eŭropaj landoj. Dum la vojaĝo ni sate ĝuis la naturan belecon de la neĝ-monto Titlis kaj la urbo Lucerno, aprecis la trezorajn artaĵojn en la Palaco de Luvro, avide rigardis la roman Koloseon kaj la klinitan Turon de Pizo, kaj admiris la arkitekturon de multaj antikvaj preĝejoj kaj konstruaĵoj, kaj la arton de hom-statuoj. En tiuj landoj ni ankaŭ multe konis la morojn kaj kutimojn de eŭropanoj. Estas bedaŭrinde, ke la tempo ne permesis al mi renkonti iun ajn esperantiston, kvankam mi kunportis la Jarlibron en la poŝo.

 

    Ivanka: Mi elkore dankas al vi pro la agrabla intervjuo kun vi . Ĉion plej bonan al vi kaj viaj familianoj en 2011.

 

 
S-ro Zou kaj Tonkin en la 89-a UK, 2004, Pekino
 

Ĉinaj esperantistoj inter amikoj de la 78-a UK, 1993, en Valencio 
 

S-ro Zou konigas la novelon "Frosta Nokto" al legantoj en la librotago de la 76-a UK, 1991 en Bergeno. 
 
 
Laborantoj de la Traduka Fako de EPĈ en 1985
 

Memore al la 40-jara jubileo de la revuo EPĈ
 
 
Samideanoj de EPĈ kaj ĈEL gratulas veteranan esp-iston Zhang Qicheng pro lia 90-jara naskiĝtago.
 

Ekskurso post la 4-a Ĉina Kongreso de Esperanto, 1999 en Guilin 
 
 
Vojaĝo sur la stepo de la Interna Mongolio kun la familianoj de korea amiko Lee Young-koo, 1997
 
 
S-ro Zou faras paroladon ĉe la inaŭguro de la 1-a Azia Kongreso de Esperanto, 1996, en Ŝanhajo.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688