中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Krucenigmoj en Esperanto
2011-01-12

    "Instrua amuzo" estas titolo de unu el la kajeroj kun kruc(vort)enigmoj, kiujn mi verkis kaj eldonis antaŭ multaj jaroj. Ĉu krucenigmoj vere instruas kaj amuzas? Probable jes. Asertas tion reagoj de legantoj de diversaj gazetoj, kie krucenigmoj aperas, kaj ankaŭ reagoj de tiuj, kiuj aĉetis iun el miaj krucenigmaj kajeroj. La malnovaj ne plu haveblas, sed jes ja la lasta: "107 krucenigmoj en Esperanto" (ankaŭ sur KD).

 

    Pri tio kiel solvi, ev. kiel mem verki krucenigmojn, mi rakontis al partoprenantoj de la lasta jarŝanĝa aranĝo JES en Germanio (aliĝis pli ol 300 precipe junaj homoj). Nun vi povas kune kun ili solvi unu el la 107 krucenigmoj el mia lasta kajero. Bonvolu iri al:

 

    http://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/9807828

 

    kaj tie elŝuti la pdf-dosieron, kiu montras, paŝo post paŝo, kiel solvi – kaj ĉe la fino eĉ kiel mem verki krucenigmon. Agrablan kaj instruan amuzon!

 

    Pliaj informoj troveblas ĉe:

 

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Krucenigmoj_kaj_humuro1.jpg

 

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Lingva_amuzo.jpg

 

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Stano_Mar%C4%8Dek

 

    http://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/4777496

 

    http://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/7255390

 

(Kontribuo de Stano Marĉek)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688