中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Bonvenon al Kopenhago
2011-01-12

    Saluton

 

    Via vizito al ĉi tiu retpaĝo signifas, ke vi konsideras la eblecon viziti nian urbon kaj partopreni la 96-an Universalan Kongreson en Esperanto (la 23-an de julio -- la 30-an de julio 2011), kaj ni tre ĝojas bonvenigi vin!

 

    Ĉarma Kopenhago

 

 

    La etoso en Kopenhago estas internacia, sed kun unika tuŝo de dana neformaleco. La ĉefurbo estas dinamika kaj zuma, tamen la grandeco de la urbocentro permesas al vi malhaste esplori ĝin pro la mallongaj distancoj inter la vidindaĵoj, kiujn oni facile atingas piede.

 

    Kopenhago estas unu el la plej aĝaj kaj ĉarmaj urboj de Eŭropo, tamen grandskale favorata de la internaciaj kulturaj avangardoj, kiuj daŭre emfazas la elstarecon de Kopenhago kaj ĝia atmosfero.

 

    Kopenhago estas la hejmo de la plej aĝa monarkio de la mondo, kaj la danaj reĝoj lasis siajn signojn en la urbo dum 1000 jaroj. La plej entreprenema reĝo estis Kristiano la 4-a (1577-1648). Ankoraŭ hodiaŭ post 400 jaroj, la urbo atestas pri lia grandega konstruemo. La kastelo Rosenborg, la Borso, La Ronda Turo estas kelkaj el la plej imponaj konstruaĵoj.

 

    La Kongresejo

 

 

    La kongreso okazos en Bella Centro, moderna kaj fleksebla kongresejo, tre facile atingebla per metroo, aŭto aŭ buso, nur 10 minutojn for de la urbocentro.

 

    La kongresa temo: dialogo kaj inter-kompreno

 

    La estraro de UEA decidis, ke la temo de la 96-a UK de Esperanto en Kopenhago rilatos al la internacia Jaro de la Junularo, kun la temo “Dialogo kaj reciproka Kompreno”.

 

    Oni celas per la temo ekkapti la energion, imagopovon kaj iniciatemon de la monda junularo en venkado de la defioj, kiujn la homaro frontas, ekde fortigo de la paco, ĝis progresigo de ekonomia evoluo.

 

(el http://www.96uk-kopenhago.dk/)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688