中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Aniko kaj Jozsef Cziboly- ordiploma E-familio
2011-01-11

de Ivanka Stoyanova

 

 
Aniko kaj Jozsef Cziboly

 

    Malofte okazas, ke ambaŭ anoj de la aktiva esperantista familio ricevas oran diplomon. Aniko kaj Jozsef Cziboly loĝas en Budapeŝto, ĉefurbo de Hungario. Ili konatiĝis kaj enamiĝis en la jaro 1964 dum TEJO -- Kongreso en Amsterdamo. Samjare okazis la geedziĝo kies ceremonion partoprenis eminentaj esperantistoj.

 

    La geedza paro Cziboly estas modestaj, aktivaj esperantistoj kaj kutime ambaŭ partoprenas en ĉiuj Internaciaj Fervojistaj kongresoj kaj en aliaj E-iniciatoj. Ofte ili akceptas gastojn en ilia domo, ĉar Budapeŝto estas intera stacidomo de multaj eŭropaj landoj. Fakte, laŭ mi ili estas la plej fama kaj eble plej maljuna E-fervojista familio kaj mi decidis intervjui ilin. Mi kontaktigis Jozsefo per Skajpe kaj li klarigis al mi, ke momente estas tre okupataj, havas familiajn zorgojn, se eblas pli poste..... Intertempe li en persona mesaĝo klarigis al mi ilian nunan staton kaj mi decidis publikigi ĝin, ĉar estas mallonga, sed enhavoriĉa. Jen la teksto:

 

    ''Se vi atendas iom pri mia esperantista biografio, vi devas atendi iom da tempo. Mi ŝuldas jam de jaroj skribi mian vivromanon....tion petis iam jam de jaroj la prezidanto de Hungara Esperanta Asocio. En ĉiu okazo kiam ni renkontiĝas, mi promesas, ke venontjare mi faros. Fakte, mi havas multajn dokumentojn, ĉefe memorojn pri mia vivo. Mi ne havas tempon, kvankam mi estas pensiulo. Kelkfoje mi laboras profesie: mi estas eksperto pri laborprotektado (kiel vi jam legis) kaj kontroladas tiuspecajn projektojn de mia malnova laborejo. Krome, mi helpas al mia edzino en la hejmaj laboroj, ja ŝi estas ankoraŭ profesia bibliotekistino en la Belarta Universitato. La restintan libertempon mi uzas por esperanta ĵurnalado. Nome: mi komputile kompostadas du revuojn: Hungara Fervojista Mondo (kvaronjara nur presita) kaj Internacia Fervojisto (dumonata presita kaj reta). Mi apartenas al la revizia teamo de la dumonata reta revuo Nordhungaria Informo. Lastatempe mi multe zorgas pri familiaj problemoj: mia bofratino falis kaj rompiĝis ŝia ŝultro. Ŝi ne povas komplete zorgi pri si. Ĝis nun ŝi flegis en sia hejmo mian bopatrinon kiu estas 97-jara. Nun ŝi (bopatrino) estas en alia urbo en prizorga instituto. La bofratino nun kuŝas en hospitalo(dum semajno). Verŝajne ne povos resaniĝi. Do, krom la profesia laboro Aniko vizitadas ilin. La distanco estas proksimume 30 kilometroj. La pleja gravaĵo: La bopatrino havas kvar katojn kiuj vivas nun sen ŝia zorgo en ŝia loĝejo. Kompreneble Aniko aĉetas por ili manĝaĵon kaj portas al ili, dutage samtempe purigas la malplenan loĝejon. Multfoje ŝi ne veturas per aŭtobuso, mi liveras ŝin per aŭto. Jen la ĉiutaga vivo de esperantista familio.

 

    Fotoj pri ni: ĝenerale ni ne fotas nin mem, sed aliajn personojn. Estas kelkaj, sed tion ni devas serĉi, la trovo estas malfacila kaj bezonas multan tempon. Esperanto-movadaj fotoj raras. Do, pri kio ni estas fieraj, estas tio, kio ni kreis (estas legebla en la ordiplomoj). La esperanta agado ne estas vivocelo por ni. Ni ne deziras per tio akiri monon kaj laŭdon. Ni simple UZAS Esperanton en la simpla vivo. Pardonu, mi mensogis. Tamen en la sesdekaj jaroj dum la periodo kiam la Budapeŝta Radio havis ĉiutagan esperantlingvan por eksterlandanoj programon (iom simila al la eĉ nun funkcianta ĉina dissendo). Tiam ni ricevis de la radio monon. Tio estas aparta rakonto, mi estis juna..."

 

    Jen ĉi sube vi legos kial Aniko kaj Jozsef Cziboly ricevis ordiplomojn.

 


Jozsef Cziboly transprenas la distingon 
    "La Teknika kaj Ekonomi-scienca Universitato de Budapeŝto rekonis la 50-jaran altvaloran fakan agadon de Jozsef Cziboly kaj alijuĝis honor-diplomon al li.

 

    Jozsef Cziboly naskiĝis en 1936 en urbo Nagykanizsa. Post la abiturienta ekzameno li daŭrigis sian studadon en la tiama Konstrua kaj Trafikteknika Universitato, kaj en 1960 akiris inĝenieran diplomon. Post diplomiĝo li eklaboris, la Hungaraj Ŝtataj Fervojoj dungis lin ĉe la Pontokonstrua Estreco. Komence divers-deĵorloke li praktikis sian diplomon, specialan kvalifikon kaj post la ekzameno de la relvojdistrikta inĝeniero oni nomumis ilin ŝtatfervoja inĝeniero. Kiel konstruafera vicestro li akiris multajn investad-realigajn spertojn pri konstruado kaj rekonstruado de fervojaj pontoj. Pli poste li okupiĝis pri projekto de fervojaj profundboraĵaj putoj kaj liaj ĉefaj taskoj estis la konstrua teknologio de fervojaj pontoj. Ekde 1969 li maldungiĝis de MAV kaj laboris ĉe Metropola Inĝeniera Akcia Kompanio, kiel direktanta planisto de diversaj profundkonstruaj temoj kaj plenumis projekt-revizoran postenon, eĉ li estis estro de laborprotektado de la firmao. Li partoprenis en la prilaboro de la priskriboj de laborprotektado por konstru-industrio. Komence de la 1980-a jaroj li turniĝis al la temo de informadiko kaj okupiĝis pri la evoluigo de inĝenieraj softvaroj por solvi aktualajn taskojn. Paralele li plenumis ankaŭ la laborprotektadan postenon kiel specialiston ĝis lia emeritiĝo.

 


Aniko Cziboly ricevas la ordiplomon

    La gvidantaro de la Porinstruista Altlernejo de Banja rekonis la dumvivan, rezultoriĉan fakan laboron de Aniko Cziboly kaj honoris ŝin per ordiplomo.

 

    Aniko Cziboly naskiĝis en 1942 en la urbo Szekesfehervar. Post la elementa lernejo ŝi lernis en la Instruistkleriga Instituto de Baja kaj post ricevo de abituriento-certigilo ŝi daŭrigis sian studadon en la Supera Ŝtata Pedagogia Altlernejo de Baja. Post diplomiĝo ŝi instruis en diversaj elementaj lernejoj de la regiono Nagykoros. En 1964 ŝi edziniĝis, pro tio ŝi devis postlasi sian provincan laborejon, ja ŝi transloĝiĝis al sia edzo en Budapesto. Tiutempe ŝi ne sukcesis akiri pedagogian postenon en la ĉefurbo, pro tio ŝi laboris en diversaj kulturdomoj kiel estro de marionet-ensemblo, pli poste kiel arta oficisto.

 

    En 1967 ŝi aliĝis kaj studis la fakultaton de popolkleriga -biblioteko en la Pedagogia Altlernejo de Debrecen, kaj ŝi diplomiĝis pri tiu ĉi fako. Poste ŝi daŭrigis la studadon en la biblioteka-fakultato de altlernejo en Eger, eĉ ŝi akiris plian diplomon per faka ŝtatekzameno. La Ĉefurba Biblioteko Szabo Ervin dungis ŝin kiel bibliotekisto de 1968, kie ŝi laboris en diversaj gravaj postenoj ĝis sia emeritiĝo. Ŝi organizis t.n. Migran Bibliotekon kaj t.n. Centran provizan Servon, eĉ ŝi estis ĝia vicestro. En la fino de sia aktiva kariero ŝi laboris en la Lego-serva Fako kiel sekciestro. Ŝi emeritiĝis en 1999, kaj kiel emeritulo per speciala kontrakto ŝi laboras kiel bibliotekisto en la biblioteko de la Hungara Belartista Universitato de Budapeŝto.

 

    Karaj Aniko kaj Jozsef, mi gratulas vin pro via ordiploma distingo kaj via aktiva E-agado. Plej sincere mi deziras al vi bonfarton, trankvilecon kaj ĉion plej bonan en 2011.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688