中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Intervjuo kun Han Zuwu- Prezidanto de Tianjin-a Esperanto-Asocio kaj Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio
2011-01-10

de Ivanka Stoyanova

 


Han Zuwu instruas Esperanton en Tianjin-a Inĝeniera Porinstruista Universitato 

 

    Mi konatiĝis persone kun Han Zuwu dum la IFEF-kongreso en 2005 okazinta en Braŝovo, Rumanio. Mi sciis lin kiel aktivan esperantiston eble dek jarojn pli frue pere de mia multjara korespondanto Li Yusheng, kiu loĝas en Tianjin.

 

    Post mia partopreno en la IFEF-kongreso 2006 en Ŝanhajo mi vizitis Tianjin kaj dank' al Han Zuwu mi konatiĝis kun multaj ĉinaj esperantistoj. Komence de decembro 2010 mi partoprenis en la Tianjin-a E-Jarkunveno kaj certigis, ke Han Zuwu vere estas mirinde sperta organizanto de diversaj iniciatoj. Mi proponis intervjui lin kaj li volonte konsentis.

 

    Ivanka Stoyanova: Kiel vi eksciis pri Esperanto kaj kiam vi esperantistiĝis?

 

    Han Zuwu: Mi eksciis pri Esperanto en la fremdlingva librovendejo en Tianjin en 1957. La kondiĉoj por lerni Esperanton ne estis sufiĉaj: mankas instruisto tiam. En 1980 nur post "reformado kaj malfermado" de Ĉinio mi esperantistiĝis.

 

    Ivanka: Kiam okazis viaj unuaj renkontiĝoj kun eksterlandaj esperantistoj?

 

    Han Zuwu: Mi bone memoras, ke mi renkontiĝis kun eksterlandaj esperantistoj en 1984. Du esperantistinoj el la urbo Brisbano de Aŭstralio vizitis Tianjin. Mi kaj kelkaj niaj asocianoj akceptis ilin kaj akompanis ilin vojaĝi tra la urbo.

 


Esperantistoj en Tianjin disvastigas Esperanton al la publiko. 

 
 
Esperanto-salono de Tianjin-a -E-Asocio

 

    Ivanka: Kiajn gvidpostenojn vi havas momente?

 

    Han Zuwu: Mi havas gvidpostenojn de la prezidanto de Tianjin-a Esperanto-Asocio, prezidanto de Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio kaj konstanta komitatano de la Ĉina Esperanto-Ligo. Internacie mi estas la membro de Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI.

 

    Ivanka: Vi estas aktiva esperantisto - bonvolu rakonti pri via E-agado kaj pri via E-aktivado

 

    Han Zuwu: Esperanto ŝanĝis mian vivon, post kiam mi ekuzis ĝin dum miaj pasintaj jaroj. Esperanto donis al mi la ŝlosilon malfermi la pordon kontakti diverslandajn amikojn en la mondo, konstruis la ponton kondukantan al interkompreno, amikiĝokaj kunlaboro inter popoloj tra la mondo kaj riĉigis mian vivon... Dank' al Esperanto mi amikiĝis kun multaj amikoj el Japanio, Koreio, Vjetnamio, Pollando, Italio, Rumanio, Francio, Germanio, Svedio, Finlando, Danlando, Bulgario kaj aliaj landoj.

 

    Pro tio mi ofte gvidas delegaciojn de Tianjin-a Esperanto-Asocio patropreni en enlandaj kaj eksterlandaj kunvenoj, kongresoj kaj seminarioj, ekz. la Tutlanda Kongreso de Ĉinio (totale ok kongresoj), la ĉinaj regionaj kongresoj, la 5-a Pacifika Kongreso, Aziaj kongresoj, la seminarioj pri instruado de Esperanto, la 57-, 60-, 61-, 62-aj kongresoj de IFEF, la 71-, 89- , 92-aj UK ktp.

 

    Krome, mi sukcese organizis la jarkunvenojn de nia asocio ĉiujare, la 14-an Komunan Seminarion inter Junuloj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio, la 58-an Kongreson de IFEF, kiun alte taksis la estraro de IFEF kaj kongresanoj de diversaj landoj.

 

    Por propagandi kaj popularigi Esperanton mi ofte funkciigas Esperanto-kursojn kaj gvidas Esperanto-salonon en Tianjin, aperigas Bultenon de nia asocio, akceptas alilandajn esperantistojn, verkas artikolojn pri fervojoj kaj instruado en Ĉinio kaj Tianjin por revuoj Kontakto, Internacia Fervojisto, Informilo de Ĉina Esperanto-Ligo, Fervojista Esperantisto, Esperanto en Azio ktp.

 


E-kurso en Tianjin-a Inĝeniera Porinstruista Universitato

 


Esperanto-kursanoj en Tianjin

 

    Ivanka: En kiuj E-organizoj vi membras?

 

    Han Zuwu: Mi estas membro de Internacia Ekzamena Komisiono kaj de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de ILEI/UEA, komitatano de IFEF, Fak-delegito (fervojoj kaj instruado) de UEA.

 


Han Zuwu prelegas en la 8-a Ĉina Kongreso en Nanjing 

 

    Ivanka: Ĉu laŭ vi Esperanto estas utila lingvo por internacia komunikado kaj progresos kiel internacia lingvo?

 

    Han Zuwu: Nia Asocio sendas asocianojn al la ĝemelaj urboj: Kobeo de Japanio, Inĉono de Koreio, Lodzo de Pollando kaj Melburno de Aŭstralio por fari interŝanĝon kaj profundigi niajn intimajn rilatojn inter internaciaj ĝemelaj urboj. Venontjare laŭ la invito de Kobe-a Esperanto-societo, ni sendos junajn asocianojn al Kobeo, por partopreni en la Kansaja Kongreso de Esperanto. Pere de Esperanto ni klopodas trovi la vojon por servi al nia politiko pri "reformado kaj malfermado", kunlaborante kun diverslandaj amikoj en multaj flankoj.

 

    Mi opinias, ke Esperanto progresos sub la klopodado de tutmondaj esperantistoj kaj Esperantamatoroj en la aplikado en diversaj flankoj.

 

    Ivanka: En kiu jaro estas fondita la E-Asocio en Tianjin kaj kiom da esperantistoj membras en ĝi?

 

    Han Zuwu: Tianjin-a Esperanto-Asocio estas fondita en 1985 kun siaj 150 membroj.

 

    Ivanka: Kia estas via vidpunkto pri E-movado en Ĉinio kaj tutmonde ?

 

    Han Zuwu: Jam pasis pli ol 90 jaroj, de kiam Esperanto eniris en Ĉinion. Sub la klopodo de tri generacioj, Esperanto disvolviĝas zigzage kaj la lingva nivelo de ĉinoj ĝenerale altiĝas iom post iom. En kampoj de studado de esperantologio, tradukado de ĉinaj kaj alilandaj verkoj, internaciaj interŝanĝoj, instruado, popularigado kaj altigado de Esperanto aperis kaj aperas multaj elstaraj talentuloj. Ĉinaj esperantistoj aktiviĝas en en- kaj ekster-landaj diversaj kongresoj, seminarioj, renkontiĝoj kaj aliaj eventoj. Kaj multaj el ili montras altan nivelon de Esperanto.

 

    Sed kompare kun lingva nivelo de multaj landoj en la eŭropa, amerika kaj aliaj regionoj nia lingva nivelo estas relative malalta. Pro tio, unue ni devas koni la problemojn, poste ni solvos ilin kaj klopodas praktiki la lingvon por altigi la nivelon, por ke ĉinaj esperantistoj bone ludu la rolon en Esperantujo kaj servu al la reformado kaj malfermado de Ĉinio.

 

    Laŭ mi, la ĉefaj rimarkindaj problemoj en Ĉinio kaj la mondo estas maljuniĝo de la esperantistaro kaj malvasta aplikado en multaj fakoj. Esperanto devas esti konfirmita kiel la neŭtrala internacia komuna lingvo unue inter Eŭropa Unio, poste en la Unuiĝintaj Nacioj.

 


Han Zuwu kaj Tomiĉek apud la memorigŝtono de IFEF en la Monda Parko en Malbork-Pollando

 


Renkontiĝo inter ĉinaj kaj svedaj esperantistoj en Tianjin 

 

    Ivanka: Kiuj estas viaj plej ŝatataj E-libroj?

 

    Han Zuwu: Miaj plej ŝatataj E-libroj estas "La fenomeno Esperanto" , "Raportoj el Japanio",

 

    "5 000 jaroj de Ĉinio","Faktoj kaj fantazioj" kaj iuj libroj pri la instruado, ILEI, revuoj ĉinaj kaj eksterlandaj.

 

    Ivanka: Kiuj landoj ekster Ĉinio kaj Azio vi vizitis?

 

    Han Zuwu: Mi vizitis Ukrainion en 1996, Pollandon en 1998 kaj 2008, Vjetnamion en 1999, Japanion en 2000 kaj 2007, Koreion en 2003, Rumanion en 2005, Italion en 2009, Bulgarion en 2010.

 

    Ivanka: Vi estas vojaĝema homo, ĉu vi jam planis kie vojaĝi en 2011?

 

    Han Zuwu: Jes, mi planas vojaĝi al Ĉeĥio por la 63-a IF-kongreso en 2011.

 

    Ivanka: Kiajn E-aranĝojn vi planas organizi en 2011?

 

    Han Zuwu: Estis decidita, ke Tianjin-a Esperanto-Asocio organizos la 1-an Seminarion pri Instruado de Esperanto inter sekcioj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio de ILEI en 2011. Tio estas grava evento por la Esperanto-movado ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en Azio.

 


Han Zuwu (dekstre) kaj Xie Yuming -akademiano de UEA 

 

    Ivanka: Viaj respondoj estas plendetalaj kaj niaj legantoj certe jam certigis, ke vi estas sciema, kapabla kaj agema esperantisto. Plej sincere mi deziras al vi daŭrajn sukcesojn en via laboro per kaj por Esperanto.


Jarkunveno de Tianjin-a Esperanto-Asocio en 2010





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688