中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Konciza prezento de Muzeo de Esperanto Svitavy (Ĉeĥio)
2011-01-10

    Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) jam plurajn jarojn klopodis starigi konstantan ekspoziciejon de Esperanta movado en Ĉeĥio. La unua lernolibro por ĉeĥoj estis eldonita jam en la jaro 1890, nur tri jarojn post apero de la unua lernolibro de D-ro Zamenhof. Historio de E-movado en nia lando estas riĉa kaj certe ni povas fieri pri ĝi.

 

    Dank' al lokaj esperantistoj, al subteno de Urba muzeo kaj galerio kaj al la urbo Svitavy ni sukcesis starigi Esperanto-muzeon en impona historia konstruaĵo en Svitavy -- sidejo de la iama biblioteko konstruita kaj fondita de la loka mecenato Valentin Oswald Ottendorfer. Ekeston de la muzeo afable finance subtenis Ministerio pri kulturo de Ĉeĥa Respubliko, la urbo Svitavy kaj Esperantic Studies Foundation (Usono).

 

    La ĉefaj celoj de la muzeo estas multflanke kaj multmedie informi ĉeĥan kaj eksterlandan publikon pri Esperanto, pri ĝia historio kaj bezonateco kaj utiligeblecoj en la nuna mondo, okazigi portempajn ekspoziciojn kaj kulturajn kaj klerigajn aranĝojn, prilabori kaj alirebliperanto-bibliotekon kaj vendi Esperanto-librojn.

 

    La urbo Svitavy situas fakte en centro de Eŭropo, en milda kaj turisme alloga regiono de Bohemia-moravia limlando, kiu estas de ĉiuj direktoj facile trafike atingebla. Ĝi estas i.a. naskiĝloko de Oskar Schindler, fama savinto de judoj dum la dua mondmilito, kun kies vivo vi povas konatiĝi en la urba muzeo.

 

    La urbo havas sendube multon interesan por proponi dum via restado. Pli detale vi povas informiĝi en la oficiala retpaĝaro www.svitavy.cz, kiu funkcias ankaŭ esperantlingve. Vizitindas nepre ankaŭ pitoreska renesanca urbo Litomyšl, troviĝanta sur la UNESKO-listo, kaj aliaj vidindaĵoj.

 

    Ni do elkore invitas vin veni por konvinkiĝi kaj malkovri ne nur la muzeon mem, sed ankaŭ la urbon kaj ĝian ĉarman ĉirkaŭaĵon kaj amikiĝi kun la lokaj esperantistoj!

 

    Pli da informoj troveblas en la muzea retejo www.muzeum.esperanto.cz.

 

    Ni ĝojatendas sincere vian viziton!

 

    Retpoŝta kontakto: muzeagrupo@esperanto.cz

 

(Kontribuo de ĈEA)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688