中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La Internacia Virina Tago en Hiroŝimo
2011-01-10

    La ĉi-jara temo "Paco kaj virinaj vivoj" estas evidente tre vasta, kaj al la jam menciitaj sugestoj povas aldoniĝi pliaj, ekzemple pri virinoj en Afriko, pri la skandala sekskripligo de virinoj. Krome, leviĝas nun kreskanta problemo de novkoloniismo en Afriko. Tie, organiziĝas sistema prirabado de resursoj fare de la plej potencaj nacioj de la mondo, kies civitanoj estas trompataj kaj misinformataj pri la faroj de siaj registaroj. Koruptado estas ĉiudirekta. Sur sia dulingva blogo EO/FR mirejo3, Mireille Grosjean prezentas plurajn librojn pri afrikaj problemoj. Ni ne miru se tiom da homoj provas fuĝi el sia lando, kiun avideco de rabistoj transformas en inferon.

 

    La enhavo de niaj subtenmesaĝoj al la Internacia Virina Tago en Hiroŝimo estas tre grava afero. Ne temas pri nuraj salutoj kaj bondeziroj, sed ĉefe pri diskonigo de faktoj, ideoj, iniciatoj, luktoj, aktivaĵoj, dokumentoj, informoj, portretoj, ktp. en rilato kun la paco kaj la sorto de virinoj, ne nur tiuj, kiuj famiĝis en lukto por samrajtiĝo kun viroj. Kurs- kaj klub-gvidantoj bonvolu instigi siajn anojn al pripensado kaj redaktado de mesaĝoj sufiĉe frue. Limdato: la 20-an de februaro 2011.

 

    Informoj:

 

    En Esperanto: http://www.ipernity.com/blog/32119/301303;

 

    En la franca: http://www.ipernity.com/blog/32119/301304;

 

    Bonvenaj estos pliaj nacilingvaj tradukoj.

 

    Bonvolu vidi antaŭajn raportojn:

 

    Hiroŝimo 2010 : Internacia Virina Tago ;

 

    La Internacia Virina Tago de UN 2009 en Hiroŝimo.

 

    Mesaĝo por Internacia Virina Tago 2011, Hiroŝimo

 

    Karaj virinoj en la mondo,

 

    En la nomo de kunveno en Hiroŝimo por la Internacia Virina Tago 2011, ni sendas al vi elkoran saluton de amikeco.

 

    Ni, plenuma komitato de la Virina Tago, konsistas el 20 organizoj, kiuj ĉiutage aktivas en diversaj medioj por egalrajtoj inter viroj kaj virinoj, altigo de virina posteno en la socio, konstruo de socio de komuna partopreno de geviroj, kaj paco.

 

    Ni havos kunvenon por la Internacia Virina Tago la 8-an, marto, 2011 kun la temo "Paco kaj Virinaj vivoj".

 

    Ni aŭskultos prelegon, kantojn, kaj spektos filmon, interŝanĝos pri niaj agadoj porpacaj. Krome ni ekspozicios mesaĝojn porpacajn kaj fotojn de virinaj vivoj ĉe publika ekspoziciejo kaj kunvenejo de la Virina Tago.

 

    Historio de la Virina Tago originis en 1907 okaze de manifestacio de virinoj en Novjorko, Usono, postuli panon kaj egalrajton. Virinoj dezirante pli bonan vivon kaj postenon disvastigis agadon por Paco, Egaleco, Disvolviĝo kaj Evoluo. En paco realiĝos plibonaj postenoj de virinoj.

 

    La historio de Internacia Virina Tago samas al historio de virinoj de Hiroŝimo, kiuj agadas neniigi nuklearmilojn.

 

    La urboestro de Hiroŝimo en 2010 apelis "Perspektivon 2020" cele al neniigo de nuklearmiloj ĝis 2020, kaj ni el Hiroŝimo luktas por ĝi levi ondojn de internaciaj voĉoj realigi nuligon de nuklearmiloj sur la tero.

 

    Ni petas vin doni al ni vian mesaĝon porpacan, kaj informon pri eventoj aŭ agadoj porpacaj en via lando, regiono, municipo aŭ de vi mem. Ni ekspozicios vian mesaĝon ĉe publika ekspoziciejo kaj en la kunveno de la Virina Tago.

 

    S-ino NOBUMASA Ĉieko, Prez. de la plenuma komitato

 

    Plenuma komitato por la Internacia Virina Tago 2011, Hiroŝimo

 

    Municipo Hiroŝimo

 

    Kun guberniaj kaj urbaj organizoj:

 

    Arko de Hiroŝimo / Ligo de WE-palaco / Kina karavano / Novjapana Virina asocio / Tutlanda ligo de vartistoj / Hiroŝima Esperanto-Centro / Ligo de medicinaj sindikatoj / Emerita sindikatoj / Instruista laborsindikato / Ligo de solaj patrino k infano (urba) / Laborsindikato de municipaj oficistoj / Laborsindikato de urbaj oficistoj / Ligo de patrinoj /.

 

    Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hiroŝimo / Ligo de virinaj asocio WENET / Ligo de komercistoj / Virina demokrata klubo/ YWCA / Hiroŝima Eduka-Centro por Virinoj.

 

    Limdato kaj aliaj: ĝis la 20-a, feb. 2011. Maksimume sur unu leterpapero A-4 formata. Ankaŭ viroj rajtas skribi al ni. Kun notoj petataj: Nomo, sekso, aĝo se eble, profesio, loĝloko (urbonomo), lando. Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osioka@mua.biglobe.ne.jp.

 

    Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hiroŝima, 734-0041 Japanio.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688