中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Aperis la unua Kontakto kun radikale nova vizaĝo
2011-01-06

    La socikultura revuo de TEJO, Kontakto, kompletigis la jarkolekton 2010 per la duobla numero 5-6 (239-240). Ĝi estas la unua kajero realigita de la nova redaktoro Rogener Pavinski. Krom bunta enhavo, ĝi estas grafike radikale alia ol antaŭe. Ok el la 28 paĝoj estas plenkoloraj. Same radikale Kontaktolaste transformiĝis en 1992, kiam Francisco Veuthey redaktoriĝis. La logotipo dezajnita de li plu restas, ĉar en la voĉdonado en la retejo de Kontakto ĝi gajnis plej multe da subteno.

 

    "Vi nepre rimarkos kiom bela nia revuo fariĝis; la legado certe fluos pli ĝue kaj plezure", skribas fiere la nova redaktoro en sia enkonduko. "Por helpi min en tiu tasko mi havis gravan kunlaboron de Romulo Felicio, kiun kelkaj konas de la koncertoj de Supernova en 2009. Li tre entuziasme akceptis plenumi la enpaĝigon kaj eĉ kunlaboris por unu el niaj rubrikoj."

 

    La individuaj membroj kaj patronoj de TEJO kaj aliaj abonantoj de Kontakto jam povas legi la numeron rete. Ankaŭ en 2011 ili povos legi ĉiun numeron rete tuj, kiam ĝi eniros presejon. Ankaŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ne estas abonantoj, rajtas senpage konatiĝi kun la plene reformita revuo en la reto. (Vidu instrukciojn en la retejo de Kontakto.)

 

    Kontakto estas abonebla per la reta membroaliĝilo aŭ reta abonilo kaj pere de la landaj kotizperantoj de UEA.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688