中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Shi Xueqin ricevis ordenon
2011-01-05


La ordeno

 


Shi Xueqin (dekstre) kaj ŝia edzo

 

    La 26an de decembro 2010 s-ino Shi Xueqin, instruistino de elementa lernejo Baotalu en urbo Zhenjiang, provinco Jiangsu, ricevis honoran ordenon de la urbo Moûtiers, Francio.

 

    Shi Xueqin instruas Esperanton de multaj jaroj en la elementa lernejo Baotalu. En la 2a de majo 2009 la lernejo faris kun sukceso surretan videan interŝanĝon per Esperanto kun urbanoj en Moûtiers, tio vekis eĥon inter la loĝantaro de Moûtiers. Por danki  Shi Xueqin pro ŝia kontribuo al la agado, la urbestro de Moutiers Philippe Nivelle petis estraron de la urbo Zhenjiang transdoni al Shi Xueqin la ordenon en lia nomo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688