中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Esperanto en Meksiko
2011-01-05

 

 

Ĉe la fino de la pasinta jaro David López Rueda, estrarano de la Meksika Esperanto-Federacio, partoprenis en radioelsendo de la Universitato Aŭtonoma de San Luis Potosí (UASLP), en kiu oni parolis, kompreneble, pri la Internacia Lingvo Esperanto.

 

Dum la elsendo David respondis demandojn, kiujn la radioparolistoj de "Circo, maroma y radio" faris al li rilate al la strukturo de la lingvo, al la ideologio ĉirkaŭ Esperanto kaj al ties uzo nuntempe. Krom tio oni informis ke en la sekvanta semajno oni komencus kurson de Esperanto organizatan de la Esperantista Potosinia Klubo. Estas menciinda ke pere de Álvaro Camacho, alia el la klubanoj, oni havis la bonegan ŝancon diskonigi Esperanton en tiu ĉi amaskomunikilo, fakte, ekzistas la eblo denove ĉeesti babiladon, por profundigi en la temon kaj tiel daŭrigi la disvastigadon en SLP.

 

--------------------------------

 

    Verkita de David López R.

 

(el la hejmpaĝo de la Meksika Esperanto-Federacio)

Redaktoro: Wang Lihua

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688