中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Antonio turismas en Ĉinio
2010-12-31


Antonio kaj liaj familianoj gastas ĉe la domo de s-ro Ye Nianxian (dua dekstre). 

 

    La 30an de decembro mi akceptis esperantiston Antonio Leoni kun liaj edzino kaj bopatrino el Kosta-Riko, kiuj venas al Ĉinio por turismo. Ili atingis Pekinon en la 29a de decembro kaj vojaĝos en Pekino, Xi'an, Nankino, Ŝanhajo kaj aliaj urboj en la sekvantaj 15 tagoj. En Ŝanhajo antaŭ ilia reveno al sia lando, ili havos du liberajn tagojn, kaj dume ili renkontos lokajn esperantistojn.

 

    Matene ni vizitis en Hutong ĉe Shichahai, kio multe interesas miajn amikojn kaj mi klarigis al ili la historion de tiu distrikto kaj domojn de iuj famuloj en Hutong. Post tagmanĝo ni venis al la domo de s-ro Ye Nianxian, sekretario de la Pekina Esperanto-Asocio, kiu loĝas en domo en Hutong kaj ofte gastigas fremdlandajn esperantistojn en sia hejmo. Ye montris al la gastoj librojn verkitajn de lia patro Ye Junjian, fama ĉina verkisto, kies Esperanto-nomo estas Cicio Mar, kaj donacis al Antonio libreton pri ĉinlingva lernado per Esperanto. Antonio tre ĝojis ĉar li deziris lerni la ĉinan lingvon. Forlasinte la hejmon de Ye, mi gvidis la amikojn al Lama-templo kaj Konfucea Templo, kiuj du vidindaĵoj ne estas en la turisma itinero aranĝita de la turisma servo por la sekvantaj du tagoj en Pekino.

 

    Tiutage la plej alta temperaturo estis minus tri gradoj kaj ni multe promenis eksterdome, tamen mi esperis, ke niaj amikoj sentos sin varmaj pro renkontiĝo kun lokaj esperantistoj, kaj same kiel Konfuceo diras en sia verko La Analektoj, ke estas ĝoja renkonti amikojn de malproksima loko. Antonio kaj liaj familianoj pasigos la novjaron en Pekino, kaj mi elkore deziras al ili kaj niaj karaj legantoj Feliĉan Novjaron.

 

(Liu Zijia)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688