中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Renkontiĝo somere 2011 supozeble en Belgio/Nederlando
2010-12-30

    Venu somerumi kun ni!

 

    En 2011 la internacia somera renkontiĝo de EsperantoLand okazos supozeble ĉe la Norda Maro en Belgio aŭ Nederlando; ni planas ĉi-foje unu semajnon fine de julio/komence de aŭgusto, tuj post la 2-a Internacia Kongreso de EsperantoLand. Kunvenos proksimume 30 gastoj, ĉefe el Nederlando, Belgio, Luksemburgio kaj Francio.

 

    Interparoloj kaj ekskursoj, kelkaj prelegoj kaj lingvokursoj

 

    La programo denove estos varia -- la celo estas senstreĉaj ferioj. Estos Esperanto-lingvokursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversacio, prelegoj kaj diversaj kursoj laŭ la oferto de la partoprenantoj. Krome ni faros promenojn kaj ekskursojn.

 

    Ĝuu la someron ĉe EsperantoLand!

 

(el http://www.esperantoland.org)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688