中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Studsesio pri tradukado
2010-12-27

    La interesan ĉeftemon havis la lasta ĉi-jara studsemajnfino: tradukado, fakterminologio, retaj vortaroj, raporto pri KAEST, multlingveco en EU, speciala lingvouzo "riverspeak" por transporto surrivera, konatiĝo kun fakvortaroj, iom da stilistiko, ktp. Eĉ formiĝis laborgrupo por traduki tekstojn pri la Nacia Parko Harz, kies fakuloj laŭ interkonsento kun la Interkultura Centro Herzberg bonvenigas la Esperantigon de bazaj sciindaĵoj, tekstoj por la hejmpaĝo kaj kelkaj broŝuroj. Kio surprizis kaj ĝojigis la partoprenantojn? Vidu la jenajn bildojn!

 


Diskutrondo pri tradukado, metieja kunlaboro 

 


Johann Derks kaj Dirk Bindmann, la du ĉefaj kontribuintoj al la studa semajnfino 

 


Johannes Mueller raportas pri KAEST kaj interretaj interesaĵoj. 

 


Korea staĝanto, Lumo inter la studemuloj 

 


Jen surprizo: verdaj Esperanto-kukoj dank’ al Gabi

 


Jen Gabi, maldekstre en verda pulovero, la kreinto de la bongustaj verdaj kukoj, kiuj ĝojigis ĉiujn partoprenantojn 

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688