中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Surprizoj dum Zamenhof-festo
2010-12-24

    Tradicie jam de multaj jaroj la jarfina klubkunveno de Esperanto-Societo Südharz en Herzberg allogas multajn klubanojn, geamikojn, konatulojn kaj grandnombre ni festas la naskiĝtagon de Zamenhof vespermanĝante en restoracio. Ankaŭ ĉi-jare kunvenis preskaŭ 40 partoprenantoj en restoracio por kune festi, manĝi, babiladi, kanti kaj amuziĝi.

 

    Al la klubkutimo apartenas la apero de Sankta Nikolao, kiu el sia granda sako disdonas la donacetojn kunportitajn de la kunfestantoj unuj por aliaj. La hazarda disdonado de pakaĵetoj portas surprizojn por ĉiuj kaj kreas gajan etoson. En nia festo Sankta Nikolao eĉ havis helpanton.

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Liu Zijia





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688