中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Partopreno en la Jarkunsido de Xi'an-a Esperanto-Asocio
2010-12-24


Partoprenantoj de la Jarkunsido de Xi'an-a E-Asocio

    La 18-an de decembro mi vojaĝis al Xi'an-a Esperanto-Asocio kun samideaninoj Zongli kaj Miaohua, kiuj lernas Esperanton en Monaĥejo Tiefosi, por partopreni en la jarkunsido okazigita de Xi'an-a Esperanto-Asocio por memori la 151-an datrevenon de D-ro Zamenhof. Posttagmeze okazis la kunsido, en kiu oni parolis laŭ diversaj temoj. Mi parolis pri miaj partopreno en la 97-a Esperanta Kongreso en Japanio kaj parolado pri budhana aktivado de Esperanto en la japana kongreso. En la jarkunsido partoprenis dekkelkaj samideanoj inkluzive de sinjoro Aldreno el Brazilo kaj s-ro Zhang Tiezheng el Suzhou. En la kunsido la junaj komencantinoj fariĝis la steloj kaj ricevis laŭdon kaj kuraĝigon de maljunaj esperantistoj.

 

    Post la kunsido mi tranoktis en la domo de la gepatroj de s-ro Wang Tianyi, estro de la Xi'an-a Esperanto-Asocio. Zongli kaj Miaohua tranoktis en la oficejo de la Xi'an-a Esperanto-Asocio. Dum restado en la Asocio, mi kaj s-ro Wang interparolis pri la perspektivo fondi esperantajn kursojn en lernejoj kaj universitatoj, okazigi eksponojn pri esperantaj eldonaĵoj en universitatoj, kaj pri estontaj laboroj de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi.

 

    La sekvan tagon gesamideanoj Wang kaj Lilin akompanis nin al samideano Qiu Guanjin, kiu aĝas je 99 jaroj. Samideano Qiu ekkorespondis kun mi antaŭ pli ol dudek jaroj tuj post mia ekmemlernado de Esperanto. En mia deprimita tempo, li kuraĝigis min per siaj malfacilaj spertoj dum la korespondado. Kiam li estis juna, li eklernis Esperanton en 1931, kaj poste li fervore laboris por nia esperanta afero. Li devigite sekvis armeon de Guomingdang al Taiwan, tamen pro sia amo al Komunista Partio li forfuĝis al la ĉeftero kun siaj edzino kaj filino spite al granda danĝero. Reveninte al la ĉeftero, li tuj sin okupis pri la konstruado de nova Ĉinio. Tamen dum la dekjara kultura revolucio li estis persekutita kaj suferis multe pro onia miskulpigo, ke li estis spiono aŭ sendito de Guomindang. Malgraŭ tio, lia amo al la patrolando kaj Esperanto neniel ŝanceliĝis. Nun kvankam li estas maljuna kaj nebonfarta, tamen li ĉiam pensas pri Esperanto. Nun li preskaŭ perdis la vidadon kaj aŭdadon, tamen li rekonis min kaj ni babilis esperante. Mi parolis pri la ekprosperiĝo de Esperanta afero, kaj li esprimis sian deziron, ke ĉiuj esperantistoj laboru pli diligente por plivigligi nian esperantan movadon kaj akceli la mondan pacon. Li ankaŭ petis min transdoni sian koran saluton al ĉiuj samideanoj.

 


99 jara samideano Qui Guanjin

   Adiaŭinte samideanon Qiu Quanjin, ni pilgrimis al Monaĥejo Ci'en, kie Majstro Xuanzang fondis tradukejon de budhismaj sutroj post sia reveno al Ĉinio el Hindio. Tie mi sekrete ĵuris, ke ni laŭeble faru laŭ lia ekzemplo por esperantigi pli da budhismaj libroj por la monda paco. Kaj eble la kursaninoj ankaŭ faris la samon kaj havas la saman deziron pri sia estonteco. Ni ankaŭ faris pilgrimadon al Monaĥejo Wolongsi, kiu estas mondfama monaĥejo de Zen-budhismo. Post tio, ni revenis al Monaĥejo Tiefosi en la vespero.

 

    La sperto ĉeesti la jarkunsidon donis al ni bonan impreson.Tio ankaŭ akcelis la intereson kaj memfidon de la komencantinoj pri esperanta lernado.

 

(Kontribuo de Miaohui)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688