中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Decembro
2010-12-07

    04: Marcipana Kristnasko en Esperanto-Muzeo en Svitavy, Ĉeĥio. Ŝatata ateliero, dum kiu vi povos lerni kiel krei kristnaskajn kaj novjarajn figuretojn el marcipano. Eblo viziti ev. adventan programon enurbe. retpoŝto: dvor.libuse@seznam.cz.

 

    10-12: 48-a Studadsesio en Herzberg, Germanio. Klerigsemajnfino por interesiĝantoj pri historio, literaturo, interlingvistiko. Por studemuloj, kiuj kolektas studpoentojn, ĝi kalkuliĝas kiel klerigmodulo por fariĝi kursgvidanto, instruanto.

 

    10-12: XI-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en Białystok, Pollando. Prelegoj, teatraĵoj, pikniko. *Bjalistoka E-Societo, p.k. 67, Białystok 1, Pollando. TTT-paĝo: www.espero.bialystok.pl.

 

    11: AnkRo - Antaŭristnaska renkontiĝo en Písek, Ĉeĥio. retpoŝto: pisek@esperanto.cz.

 

    18-20: 29-a Komuna Seminario (KS) en Hanojo, Vjetnamio. La ĉefa temo "Komunikiloj inter junaj esperantistoj". * Nguyen Hoang Yen, tel.: (084) 1663420560. retpoŝto: keanu_magdark@yahoo.com.

 

    27 dec-03 jan: 27-a IF, Internacia Festivalo en Nordlingen, Germanio. La tradicia aranĝo por familioj kaj plenkreskuloj. Kadra temo: "Lingvoj". Tuttaga ekskurso al Munkeno, la ĉefurbo de Bavario. * Hans-Dieter Platz (HDP), Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. tel.: +49 56248007. +49 1714964558. TTT-paĝo: www.internaciafestivalo.de; retpoŝto: hdp@internacia-festivalo.de.

 

    27 dec-03 jan: Junulara Esperanta Semajno, JES en Burg ĉe la rivero Spree, Germanio. Junulara silvestra renkontiĝo por la novjaro (antaŭe AS kaj IS). TTT-paĝo: http://jes.pej.pl/2010/, retpoŝtoj: lukiz@pej.pl, juliahell@hotmail.com.

 

    27 dec-03 jan: 9-a Novjara Renkontiĝo (NR) en Saarbrücken, Germanio. Por infanoj, familioj kaj plenkreskuloj. Ĉ. 150 partoprenantoj el deko da landoj. Prelegoj, koncerto, teatraĵo, ekskursoj. Lingvokursoj por komencantoj, konversacio. * EsperantoLand e. V., Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus, DE-10551 Berlin, Germanio. TTT-paĝo: www.esperantoland.org/nr, retpoŝto: lu.esperantoland@gmx.de

 

    28 dec-02 jan: SANO-1: Saneco, Alternativo, Novjaro en Herzberg am Harz, Germanio. Jarfina feriumado kun programeroj pri sano, alternativa vivmaniero, bonsento. Ekskursoj, turismaj vizitindaĵoj, sportoj, kulturaj ofertoj.

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688