中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Oktobro
2010-09-13

    01-04: KoKoLoRES, Kafoklaĉo kaj Ludoj dum Renkontiĝo Semajnfina en Herne, Germanio. Se vi ŝatas ludi, babili, renkonti homojn, venu. Kunportu viajn plej ŝatatajn ludojn kaj ni ludu kune. TTT-paĝo: www.krokodilo.de/kokolores/kokolores.php, retpoŝto: petra.dueckershoff@esperanto.de.

 

    02-09: 18-a Internacia Esperanto-Semajno de Kulturo kaj Turismo en Coma-Ruga (El Vendrell), Taragona, Hispanio. Luis Serrano Pérez, tel.: 34937275021. retpoŝto: luis_serrano@mixmail.com; TTT-paĝo: http://personales.ya.com/semajno.

 

    08-10: TORPEDO-6 / ILEI-Seminario pri projektoj kaj subvencipetado kaj 48-a Studsesio kun KER-ekzamenoj en Herzberg, Germanio.

 

    09-11: 17-a Aŭtuna renkontiĝo de Esperanto en Sylver Bay, Lake George, NY, Usono. Amikeca semajnfino, kun kursoj, prelegoj, ludoj kaj multe pli sur belega loko ĉe lago. * Esperanto-Societo Kebekia, 6358 de Bordeaux, Montréal, Québec, Kanado, H2G 2R8. retpoŝto: informo@esperanto.qc.ca.

 

    11: Grundtvig-Seminario 50+ en Herzberg, Germanio, kun partoprenantoj el Germanio, Pollando kaj Slovakio.

 

    11-17: InPaSem (Internacia Paroliga Semajno), por komencintoj kaj jamaj parolantoj en Dobřichovice apud Prago, Ĉeĥio. * KAVAPECH

 

    22-24: 'Course-You-Can', Barlastono, Britio. Kurso ĉefe por anglalingvaj komencantoj / komencintoj. Samtempe okazos 'Drondo', Semajnfina Esperantlingva diskutrondo pri diversaj temoj. Spertuloj kunvenigu nespertulojn!

 

    24-30: 5-a Kieva Esperanto-semajno en Kievo, Ukrainio. En la unua duontago okazos informado de junulara aŭditorio pri Esperanto. En la dua duontago okazos ekskursoj, piedmarŝoj, distraj aranĝoj. adr.: Volodimir Hordijenko, p/k35, UA-01133 Kiev, Ukrainio. TTT-paĝo: http://kes.ukrainio.org.ua, retpoŝto: volodomir@ukr.net.

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688