Senplumigi kokinon, ne vekante malstrinon
-- Sinjorino Kruko, vi aspektas tre lace. Kio estas al vi?
-- Pro la malsano de mia edzo mi ne povas dormi.
-- Oni tamen diris al mi, ke vi dungis noktan flegistinon.
-- Jes, ĝuste pro tiu juna ulino mi ne povas dormi.
Parolado kun fraŭlino ripozanta
Kruko sukcesis delogi sian sekretariinon. Nun, anhelante plu pri la ĵusa barakto, ambaŭ kuŝas sur ŝia lito kaj ripozas momenton. Kruko sentas la konscienc-riproĉon. Li murmuras:
-- Ho, kiel mi kuraĝos prezentiĝi antaŭ mia familio, antaŭ miaj amikoj, post kiam mi pekis du fojojn?
-- Du fojojn?
-- Jes, kompreneble. Ĉu vi ne deziras, ke ni tuj rekomencu?
(el Esperanto-Amikro)
Redaktoro: Wang Lihua |