中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Humuraĵo
2010-07-27

    Ĉeestas surloke jam tri aliaj kuracistoj...

 

    Famkonata ĥirurgo, reveninte hejmen post laboro, sidis sur sofo kaj ekrigardis televidan novaĵ-elsendon, tiam sonoris telefono. La kuracisto trankvile respondis kaj aŭdis ĉe alia flanko voĉon konatan de kolego.

 

    "Ni bezonas kvaran personon por ludi je kartoj" diris la amiko.

 

    "Mi tuj venos" flustris la kuracisto.

 

    Kiam li vestiĝis por foriri, lia edzino demandis "Ĉu estas grava?"

 

    "Jes, sufiĉe grava" diris impreso-done la kuracisto "verdire ĉeestas surloke jam tri aliaj kuracistoj!"

 

-----------------------------------------

 

    La ŝerco estis sendita de Ueli, kiun li mem ricevis ĝin de svisa kuracisto.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redakdoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688