中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Majo
2010-04-30

    01-02: 45-a Studsesio por klerigado ĉe ICH Herzberg, Germanio: GEJ-Klerigsemajnfino pri varbado kaj kursorganizado. adr.: Peter Zilvar, Grubenhagenstr. 6/8, DE-37412, Herzberg, Germanio. retpoŝto: esperanto-zentrum@web.de.

 

    06-12: Printempa BARo 2010 (inkluzive Ĉieleniron) en Bad Münder inter Hannover kaj Hameln, Germanio. En la arbaro, tial ideala por familioj kun etaj infanoj. adr.: Andi Münchow, Oberstraβe15, DE-30167 Hannover, Germanio. TTT-paĝo: www.krokodilo.de/baro/baro.php, retpoŝto: andim@gmx.li.

 

    08-15: 62-a kongreso de IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, en Sofio, Bulgario. adr.: Organiza Komitato, ul. Ivan Vazov 3, BG-1080 Sofia, Bulgario. tel.: +359-88-090163, +359-889-362523; +3592 9877151. TTT-paĝo: http://ifef.net, http://ifef.free.fr/spip/, retpoŝto: veskam@abv.bg, petia_aleks@abv.bg kaj renag@mail.bg.

 

    13-16: Beneluksa Kongreso en Antverpeno, Belgio. Internacia kongreso kun la temo "lingva diverseco en Benelukso" kun danckoncerto de Kapriol'. adr.: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio. TTT-paĝo: www.esperanto.be/kongreso/, retpoŝto: sekretario@fel.esperanto.be.

 

    14-16: Sveda jarkongreso en Lesjofors, Svedio, en la Esperanto-Domo en Lesjofors. Eblas alveni pli frue por tuttaga ekskurso. Prelegoj, teatroprezento, jarkunvenoj. adr.: Sveda Esperanto-Federacio, Ulla Luin (adm.), Myggdalsv. 123, SE-135 42 Tyreso, Svedio. TTT-paĝo: www.esperanto.se, retpoŝto: sefkongr2010@esperanto.se.

 

    14-17: 91-a Brita Esperanto-Kongreso en Llandudno, hotelo Imperial, Norda Kimrio. adr.: Esperanto-Asocio de Britio, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST129DE, Britio. tel.: 0845 230 1887, +44 (0)1782372141. TTT-paĝo: www.esperantollandudno2010.org.uk/, retpoŝto: eab@esperanto-gb.org.

 

    13-16: Staĝo en Kvinpetalo. Vigligo de regiona E-agado.

 

    20-22: 11-a Komuna Israela Esperanto-Semajnfino (KIES) en la nordisraela urbo Kacrin. retpoŝto: Navanavatb@walla.com aŭ Amri amri@huji.ac.il.

 

    21-24: Komuna franca kaj germana Esperantokongreso en Kaiserslautern, Germanio. 87-a Germana E-Kongreso kune kun la franca nacia E-kongreso. Per la komuna aranĝo francaj kaj germanaj esperantistoj demonstras, ke amikeco inter najbaroj en Eŭropo estas memkomprenebla en Esperantujo. adr.: Dirk-Werner Hartmann, Sprachschule Rahn, Karl-Marx-Str. 37, DE-67655 Kaiserslautern, Germanio. TTT-paĝo: www.esperanto-kl.de.ms, retpoŝto: gek2010@esperanto.de.

 

    22: 46-a Studsesio por klerigado ĉe ICH Herzberg, Germanio: Klerigmoduloj: gramatiko, literaturo, kulturo, metodiko.

 

    22-24: 7-a MEKARO - Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto ĉe Tririveroj, Kebekio, Kanado. Turisma amikeca semajnfino. Okazas vizitoj kaj komunaj manĝoj en restoracioj. adr.: Esperanto-Societo Kebekia, 6358 de Bordeaux, Montréal, Québec, Kanado, H2G 2R8; TTT-paĝo: www.esperanto.qc.ca/en; ret-poŝto: informo@esperanto.qc.ca.

 

    27-31: Rusia Esperanto-Kongreso, REK-26 en Peterburg, Rusio. Internacia E-renkontiĝo kun ĝuado de la belega urbo, de ĝiaj muzeoj, teatroj, katedraloj; ŝipaj promenoj sur kanaloj kaj sur la rivero Neva... Venu frandi la rusan kulturon kaj trovi amikojn inter rusiaj esperantistoj! TTT-paĝo: www.reu.ru/index.php?evento=REK-26; retpoŝto: kongreso@reu.ru kaj ĉe Anna Butkeviĉ: annaespero@mail.ru.

 

    28-30: 100 jaroj de Esperanta movado en Bjalistoko, Pollando. Konkursoj, koncertoj, teatraĵoj, urba strata ludo, 1-taga vojaĝo per speciale luita trajno al Belorusio/Grodno: trarigardo de la lastaj 100 Esperanto-jaroj en la lulilo de Esperanto. adr.: Bjalistoka E-Societo, str. Piękna 3, PL-15-269 Białystok. TTT-paĝo: www.espero.bialystok.pl, retpoŝto: esperanto.bialystok@interia.pl.

 

    28-30: Boatado en Ignalina, Litovio. Ĝi okazos en la Nacia parko de Aŭkŝtaitija, Ignalina distrikto. TTT-paĝo: olga.strojeva@gmail.com, aŭ jolanjo@gmail.com.

 

    28-31: Usona Landa Kongreso en Washington, DC, Usono. Jara Landa Kongreso. ad.: Esperanto-USA, TTT-paĝo: www.esperantodc.org, retpoŝto: esperantodc@mail.com.

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688