中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Tre instrua prelego
2010-04-19

    "Qui gouverne la France ?" (Kiu regas Francion ?) estas interrete spektebla franclingva video-serio el 12 pecoj de ĉ. 8-10 mn pri prelego de Pierre Asselineau (pjer aslino), franca ŝtatoficisto de la ministerio pri financoj. La preleganto demonstras, kun multaj dokumentoj kaj precizaj referencoj, ke la veraj regantoj ne estas la politikistoj elektitaj fare de la franca popolo. Tio cetere validas ankaŭ por aliaj popoloj de la Eŭropa Unio kaj de la mondo. Grandan rolon ludis CIA en la fondiĝo de EU, jam antaŭ ĝia fondiĝo kaj poste, tra diversaj etapoj, ne por la intereso de la eŭropaj popoloj, sed unue por la profito de la usona milit-industria komplekso. Eĉ se oni ne konsentas pri ĉio, kion diras Asselineau, kiu estas fondinto kaj prezidanto de la organizaĵo "Union Populaire Républicaine" (UPR -- Populara Respublika Unio) el la naciista tendenco de la iama prezidento Charles de Gaulle, tiu prelego tamen liveras vere utilan, pripensindan kaj instruan dokumentaron. UPR volas, ekzemple, la malaperon de la eŭropa mono eŭro, la malaliĝon de Francio el la Eŭropa Unio, ktp. Informi ne signifas aprobi, sed disponigi elementojn por pripensado.

 

    La esploroj de Asselineau konfirmas, iel, tion, kion skribis William Blum, iama usona ŝtatoficisto, pri la mondskala fi-rolo de CIA en multaj aferoj en "The CIA: A Forgotten History" (La CIA: Forgesita Historio, 1986) kaj pri Usono mem: "Rogue State: A Guide to the World's Only Superpower" (Kanajla Ŝtato: Gvidlibro pri la sola tutmonda Superpotenco. 2000) aŭ "Killing Hope: U.S. Military and CIA Interventions Since World War II" (Mortigi la esperon: La usona armeo kaj la intervenoj de CIA depost la Dua Mondmilito. 2003) kaj ankaŭ la kondamnon de la usona politiko fare de la usona historiisto Howard Zinn. Al tio aldoneblas ankaŭ la libro de Frances Stonor Saunders "Who Paid the Piper?: CIA and the Cultural Cold War" (Kiu pagis la ŝalmoludiston? CIA kaj la malvarma kultura milito. 1999). Ekzistas diverslingvaj tradukoj de tiuj ĉi verkoj.

 

    Tio estas des pli interesa, ke la flandra revuo "Knack" aperigis artikolon sub la titolo."CIA financieerde Europese eenmaking" ("CIA financis la eŭropan unuigon" (Dankon al Leo de Cooman, Belgio, kiu sendis ĝin kaj aldonis E-tradukon). Ĝi aperas interrete ĉe: http://knack.rnews.be/nieuws/wereld/-cia-financieerde-europese-eenmaking-/site72-section26-article48016.html#. Eblas reagi en la flandra lingvo.

 

    Estus interese scii ĉu similaj artikoloj aŭ debatoj aperis/as en aliaj landoj de Eŭropo, do, inkluzive ne membroj de EU, kaj ankaŭ en alikontinentaj landoj.

 

    La usona regpovo, pri kiu Obama estas nur fasado, plue manovras sekrete por malhelpi la emancipiĝon de Eŭropo kaj de aliaj mondpartoj, por krei kondiĉojn de konfliktoj per ekspluatado de interpopola rivaleco, antagonismo kaj historia malamo. Listo el ĉiuj militoj en kiuj Usono estis implikita aperas en la anglalingva versio de Wikipedia: Timeline of United States military operations (Kronologio de usonaj operacoj -- esperantiginda dokumento!). Milito estas "business" (komerca aktivaĵo). La reala regpovo de Usono tiel efike subtenis, financis, trejnis la Talibanojn kaj flegis ilian fanatikecon per CIA, por kontraŭbatali la sovetian armeon en Afganio, ke ĝi nun rikoltas la fruktojn de tiu manipulado kaj invitas aliancitajn landojn helpi ĝin por eltiriĝi el tiu kaĉa situacio. Popoloj de la mondo ne estu solidaraj kun aventurema kaj krima politiko. Pri la malantaŭa parto de la usona fasado, estas utile scii, ke Ĉinio reagis per raporto legebla almenaŭ en la franca: Rapport sur les Droits de l'homme aux États-Unis (Raporto pri la Homaj Rajtoj en Usono -- supozeble trovebla diverslingve: mallonga resumo de Esperanto-China.org en Esperanto).

 

    Eblas kompreni per tio, ke klopodoj por Esperanto nur per tradiciaj vojoj estas iluziaj. Same kiel por multaj aliaj aferoj, ekzistas blokado. La sinteno de la komisionano Orban kaj multaj aliaj faktoj klare ilustras la situacion: la iluzio pri multlingvismo plej bone aperigas la bezonon de komuna lingvo dum la sola vere videbla kaj montrata por tiu rolo estas la angla. La celo, kiun fiksis al si la angla-usona konferenco en 1961 estas grandparte efektivigita : trudi la anglan al la mondo. La vojo estas larĝe malfermita kaj ebenigita nur por la angla. El 27 komisionanoj, 11 studis en usonaj universitatoj, i.a. en la kalifornia universitato de Berkeley, kies Fulbright Program estas konata por klerigo kaj varbado de agentoj de CIA.

 

    Asselineau ne pritraktas la lingvan aspekton de la internaciaj rilatoj, dum la rolo de la angla kiel instrumento de superrego kaj formatigo de la cerboj estis kaj restas konsiderinda. Nur mallonga aludo pri la regreso de la franca kaj paralela kresko de la angla en la EU-institucioj estas trovebla en la 9a parto... Sed la temo povus ja okupi same longan tempon. Pri tio eblas legi
http://www.lingvaj-ajtoj.org/dokumento/Henri_Masson_La_donaco_de_Gordon_Brown_al_la_mondo.pdf

 

    Ni ne forgesu tiun frazon de George Kennan, respondeculo pri la planado de la Ŝtatdepartemento, en 1948: "Ni posedas ĉirkaŭ 60% el la tutmondaj riĉaĵoj sed nur 6.3% el la tutmonda loĝantaro... Nia tasko en la testonteco estas... pluteni tiun situacion de malegaleco."

 

    Estu pretaj al reago se vi trovas informojn pri la temoj pritraktitaj en tiu artikolo.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688