中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La komisiono volas malpli da anglo-saksaj proparolantoj
2010-03-01

 

    Dankon al profesoro Robert Phillipson pro la franclingva paĝo http://www.euractiv.fr/priorites-de-lue-elections/article/commission-veut-moins-de-porte-parole-anglo-saxons-002410.

   

    Euractiv-fr estas retejo pri aktualaĵoj de la eŭropaj politikoj en Francio.

   

    Resumo kaj tradukitaj eltiraĵoj: “La Komisiono volas malpli da anglosaksaj proparolantoj”.

   

    Demando estas: Kian rolon ludas la internacia lingvo Esperanto?

 

Ĉapo

   

    Malgraŭ la strebado de EU por starigi multlingvan skipon por sia servo de proparolanto, la observantoj kondamnas la danĝeran tendencon, sine de la eŭropaj institucioj, al lingva kaj kultura hegemonio de la angla lingvo.

   

    Laŭ interna dokumento, kiun konsultis Euractiv.com, aperas ke 11 el 26 proparolantoj destinitaj por la venonta eŭropa komisiono estas anglosaksaj. Inter ili troviĝas 7 britoj kaj 4 irlandanoj. Tio estas la rezultato de revizio, ĉar, origine, estis ĉirkaŭ 20 anglosaksaj proparolantoj.

   

    Funkciulo de la hispana prezidanteco de EU substrekis, ke gravas pluteni proporcion de ĉiu nacio en la publikaj servoj, inkluzive de la proparolantoj.

 

Minaco kontraŭ kultura plurismo

 

    Laŭ Lorenzo Consoli, prezidanto de la Internacia Asocio de la Gazetaro (Association Internationale de la Presse -- AIP), depost la plivastigo de EU, ekde 2004, estis forta tendenco privilegii, en la gazetara salono, funkciulojn, kies denaska lingvo estas la angla. En tio estas risko privilegii la kriterion de lingvo en la elekto de proparolanto prefere al kvalifikiĝo kaj kompetenteco en komunikado. Li aldonis ke "la superrego de la angla povas havi kulturajn kaj politikajn efektojn" kaj ke lingva plurismo endanĝeriĝus, se la tendenco ne inversiĝus.

 

    Laŭ li, "la politiko de komunikado de la Eŭropa Komisiono estus mem en danĝero, se ĝin plenumus ekskluzive funkciuloj, kies denaska lingvo estas la angla". Li asertis, ke ili emas uzi esprimojn, kiuj fontas el la angla literaturo aŭ kulturo, kiujn povas ne kompreni plimulto el la ne britaj ĵurnalistoj. (...) "Paradokse, la angloparolantaj proparolantoj riskas komuniki malpli bone en la angla ol iliaj alinaciaj kolegoj."

 

    Por garantii tiun plurismon, AIP favoras al proporcia distribuo de postenoj de proparolanto kaj defendas la dulingvan reĝimon akceptita en la gazetara salono, kie la ĵurnalistoj povas fari demandojn en la angla kaj en la franca.

   

    Tamen, malgraŭ tiu strebado, freŝdataj faktoj montras, ke la eŭropaj institucioj ne iras en tiu direkto. Krom la misproporcia nombro da anglosaksaj proparolantoj, la tendenco estas ankaŭ al redukto de multlingvaj gazetaraj komunikoj.

 

    S-ro Consoli esprimis bedaŭron pro tio, ke la gazetaraj komunikoj de la nova ministrino pri eksterlandaj aferoj de EU, Catherine Ashton, estas preskaŭ ekskuzive en la angla, kaj ke malofte sekvas -- kun grava malfruo -- tradukoj en la franca.

 

    La nun cirkulanta listo de la membroj de la kabineto konsistas el 22 germanoj, 20 francoj, 20 britoj, 14 portugaloj, 12 italoj, 11 belgoj kaj 10 hispanoj. Bulgario, Estonio kaj Latvio havas ĉiu po unu membron reprezentitan.

 

    Sarkozy subtenas la francan

 

    La 17-a de januaro, eks-ĉefministro Jean-Pierre Raffarin, speciala sendito de prezidento Nicolas Sarkozy pri francparolantaro (Francophonie), venis en Bruselon por premi favore al pli bona lingva ekvilibro en la institucioj de EU.

 

    Francio estos "afabla sed firma" en la disvastigo de francparolantaro, diris s-ro Raffarin. Li klarigis ke multlingvismo havas gravajn geopolitikajn efektojn por Eŭropo, ĉar ĝi prezentiĝas kiel G2-alternativo inter Ĉinio kaj Usono. Laŭ s-ro Raffarin, la unuigita francparolantaro de Eŭropo kaj Afriko havas ludotan strategian rolon en tiu direkto.

-------------------------------------------------------

    Rimarkoj de kontribuanto:

 

    Tion konfirmas informo, kiun ĵus sendis Jean-Jacques Kasparian kaj kiun mi post serĉado trovis sur la blogo de Jean Quatremer, konstanta sendito de la pariza gazeto "Libération": http://bruxelles.blogs.liberation.fr/coulisses/2010/02/la-commission-barroso-ii-engluée-dans-son-anglophonie.html.

 

    Traduko ne vere necesas (eblas uzi Google-tradukiloj) des pli ke tio plilongigus ne vere utile la komunikon.

 

    Sur la listo Reago, Mireille Grosjean, el Svisio, atentigis pri informo, kiun dissendis Radio Suisse Romande (RSR, unua programo) lundon, la 8-an de februaro: "Baldaŭ (post 10 aŭ 15 jaroj) estos malsufiĉe da interpretistoj kaj tradukistoj en Bruselo, ĉar la nunaj britoj lernas neniun fremdan lingvon, do mankos interpretistoj kaj tradukistoj al kaj el tiu lingvo. Tiu novaĵo tute ne venis en la gazetoj aŭ ĉe nia televido kaj mi aŭdis ĝin nur unufoje."

 

    Efektive, estas nun granda debato en Britio, kie oni flankenlasis la instruadon/lernadon de fremdaj lingvoj:

 

    http://www.guardian.co.uk/commentisfree/2010/feb/07/anushka-asthana-french-language-education.

 

    Estas interese ke, antaŭ ĉirkaŭ unu jaro, jam aperis alarmaj informoj pri antaŭvidebla manko de interpretistoj kaj tradukistoj, sed la motivo estis alia: multaj interpretistoj kaj tradukistoj emeritiĝos dum la venontaj jaroj (ĉirkaŭ 300 !)

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688